En la lastatempe malakceptita projekto de la Nova Konstitucio por Ĉilio, estis sendube grava antaŭeniĝo rilate la agnoskon de la indiĝenaj popoloj alprenante kiel konstituciajn dispoziciojn, la dispoziciojn de la Pakto de Unuiĝintaj Nacioj por Originaj Popoloj kaj la Pakto pri Kulturaj Sociaj kaj EkonomiajnRajtoj.
Kiel asocio kiu akcelas homajn rajtojn ene de nia lando, ni opinias, ke la nova procezo devas konsideri la promocion, disvastigon kaj protekton de originaj popolaj kulturoj kaj iliaj lingvoj, same kiel tiujn de aliaj komunumoj, kiuj alvenis en Ĉilio ekde ĝia komenco kiel sendependa Ŝtato, ĉar ili estas same valoraj kiel tiuj de la indiĝenaj popoloj, kaj respondas al la esprimo de interkultureco ĉeestanta en nia lando.
Oni devas rimarki, ke ĉi tiu promocio, disvastigo kaj protekto devas esti progresema por ke tiuj, kiuj ne sentas aŭ vivias tion kiel io valora por la originalaj kulturoj kaj komunumoj, kiuj ekloĝis en nia teritorio, povu ekkoni kaj malkovri ilin, kaj poste taksi ilin kiel tiaj.
No responses yet