Kio ni estas?

Ĉilia Esperanto- Asocio estas:

La nacia organizaĵo komisiita por la disvastigo kaj instruado de la Internacia Lingvo «Esperanto».

Niaj celoj, laŭ niaj statutoj estas:

a) Disvastigi la uzadon kaj instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto;

b) Agi por solvi la lingvan problemon en internaciaj rilatoj kaj faciligi internacian komunikadon;

c) Faciligi ĉiajn kulturajn rilatojn inter viroj sen distingo de nacieco, raso, sekso, religio, politika ideologio, lingvo aŭ socia kondiĉo;

d) Pligrandigi inter siaj membroj fortan solidarecan senton kaj disvolvi en ili komprenon kaj estimon al aliaj popoloj;

e) La disvastigo de homaj rajtoj difinitaj en la Deklaracio de Homaj Rajtoj, de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj koncerne ilin, serĉi respekton al ili kiel esenca kondiĉo de la laboro de la Korporacio.-

Por plenumi niajn celojn

Por atingi siajn celojn, la Asocio havas tutlandan estraron kaj, post la reformado de la statutoj, ĝi havos kolektivan organon formitan de regionaj delegitoj, kiu reprezentos tiujn regionojn, kie estas certa nombro da esperantistoj kaj/aŭ simpatiantoj. Tiamaniere la statutoj estas adaptitaj al la administra realo de la lando.

La Asocio kunigas homojn de ajna aĝo, kiuj parolas aŭ ne, la Internacian Lingvon Esperanton. Ĝi estis fondita la 28-an de majo 1978, en la urbo Santiago. Ĝi havas Juran Personecon laŭ Supera Dekreto de Justeco n-ro 1011/1990 kaj estas enregistrita en la Nacia Registro de Neprofitaj Juraj Entoj sub la n-ro 110231.-

Ekzistas ankaŭ la NRO Ĉilia Esperantista Junulara Organizo, kiu celas junulojn ĝis 35 jarojn, kaj tiuj kiuj estas membroj de ĉi-lasta estas tuj membroj de la Asocio.

kursoj

Lorem ipsum dolor sit amet, consectetur adipiscing elit, sed do eiusmod tempor incididunt ut labore et dolore magna aliqua.

projektoj

Lorem ipsum dolor sit amet, consectetur adipiscing elit, sed do eiusmod tempor incididunt ut labore et dolore magna aliqua.

eventoj

Lorem ipsum dolor sit amet, consectetur adipiscing elit, sed do eiusmod tempor incididunt ut labore et dolore magna aliqua.