Kie, Kial, Kiel Esperanto estas uzata
Oni ofte diras, ke Esperanto estas senutila lingvo, kiu ne lernindas. Tio okazas , ĉar homoj ne havas sufiĉe da informoj por taksi la uzeblecon de la lingvo. Jen ni montras kelkajn kampojn , kie eblas apliki Esperanton inter aliaj kampoj.
renkontiĜoj
Praktiki la lingvon estas devo de Esperantisto, kaj renkontiĝoj , ĉu fizikaj , ĉu virtualaj, taŭgas por plenumi la celon praktiki kaj plibonigi la lingvoscion. Eblas trovi en la retejo eventaservo.org diverstipajn renkontiĝojn. Profitu!!!
VERKADO, EDUKADO, SCIENCO Kaj Komerco
Estas kampoj , kiuj nuntempe estas tre aktivaj ene de Esperantujo. Retejoj invitas al verkado, legado, al enkonduko de Esperanto en edukajn sistemojn, invitas junajn Esperanto-sciencistojn uzi Esperanton, kaj apliki ĝin en internacia komerco kaj interŝanĝo de baroj.
UZU ĜIN EN VIA LABORO AŬ ŜATOKUPO
Esperanto taŭgas por ĉio, kaj tio permesas, ke ĝi estu uzebla en via profesia laboro, ofico, aŭ hobioj. Ekzistas multaj organizoj, kiuj uzas Esperanton kaj kontaktas homojn en la tuta mondo kun la samaj interesoj per Esperanto.
Disvastigu kaj engaĜiĜu
Se vi trovas, ke Esperanto ankoraŭ ne estas sufiĉe konata , aŭ la nuna situacio de la movado aĉas, do jen posteno por vi por ŝanĝi la situacion kaj kunlabori por pli bona situacio. Helpu disvastigi Esperanton kaj/aŭ engaĝiĝu en via loka organizo, grupo aŭ rondo por labori por kaj per Esperanto!!
Listo de Organizoj por la Esperanto-parolanta junularo en la mondo
Listo de Esperantaj Organizoj laŭ Landoj
Listo de Fakaj Asocioj de Profesiuloj kaj hobiistoj