La renkontiĝoj estas esencaj por vivigi la lingvon Esperanto, praktiki ĝin, plibonigi viajn sciojn, sed antaŭ ĉio renkonti homojn, kiuj interesiĝis pri ĝi. Neniu postulas, ke vi jam perfekte parolu la lingvon por partopreni en ĉi tiuj renkontiĝoj, tute male, tiuj, kiuj parolas ĝin bone aŭ pli bone, estas tre feliĉaj vidi novajn interesiĝulojn, kiuj permesos al Esperanto pluvivi, kaj ankaŭ kunhavigi spertojn pri lernado kaj ekzercado pri Esperanto.

Tial ne necesas timi partopreni en ĉi tiuj renkontiĝoj, ĉar ni ĉiuj, kiuj parolas Esperanton, travivis la saman sperton ne scii ĉu tio, kion mi diras, estas ĝusta, se mi ĝuste prononcas la vortojn, ne scii la vortojn por esprimi sin, kaj do, senti sin iom malkomforta aŭ senpova, sed tio okazas komence, partoprenante en pli da renkontiĝoj oni perdas timon kaj akiras praktikon kaj fluecon en Esperanto, alie tio okazas en ĉiuj lingvoj, ne estas io nova.

Ni invitas vin partopreni en la renkontiĝoj kiuj estos anoncotaj en fejsbuko, instagramo aŭ telegramo. Niaj pordoj estas ĉiam malfermitaj… Ni esperas vidi vin ĉe iu Ĉilia Esperanto-Kongreso aŭ Somera Tendaro en februaro 2023!

Dusan el Santiago kaj Felipe el Teno
Dusan, Francesco kaj Vicente, ĉiuj el Santiago
Francesco, Dusan, Vicente el Santiago kaj Danielle (el Italio)
Franz el Temuko kaj Lucca el Brazilo

 0 total views

Categories:

No responses yet

Deja una respuesta