Ĉilia Esperanto-Asocio

kutime faras agadojn por la disvastigo de la Internacia Lingvo Esperanto; promocii ĝian praktikon kaj instruadon.  Nia intereso estas krei grupojn aŭ rondojn de Esperanto kaj simpatiantoj en diversaj urboj de la lando, por kiuj ni starigis mapon por ebligi kontaktojn inter interesuloj en la sama urbo aŭ regiono, kaj tiel faciligi komunikadon, kiel aldono al regionaj grupoj en facebook, kaj tiel instigi al tiuj interesitaj uloj komenci starigi ilin. Se vi volas eniri la mapon uzu ĉi tiun ligilon. Krom tio la Asocio povas proponi partoprenon en diversaj agadoj, kiujn ni indikos ĉi-sube.

Ni volas konatigi vin

Partoprenu en niaj agadoj

La nura maniero lerni lingvon estas ekzercante ĝin, negrave ĉu vi eraras aŭ mankas vortojn, ni kune lernos kaj instruos vin por ke vi plibonigu viajn sciojn kaj fluecon en ĉi tiu fascina lingvo:

Per korespondado, vid-al-vide, per zoom aŭ ĉe Duolingo

Pli-malpli ripetiĝantaj renkontiĝoj, ĉu vid-al-vide ĉu per zoom

Praktiko dum semajnfino, kun merĝo en la ĉiutagan Esperanton uzon.

Ni volas starigi grupojn en viaj urboj; jam ekzistas ĉe Telegramo, Whatsapp, Tvitero kaj Fejsbuko

Se vi jam havas konton ĉe Duolingo, vi povas daŭrigi vian lernadon de la kurso de Esperanto tie, kaj kundividi vian progreson partoprenante en la «klasoj» kiuj senkoste aŭ pagite, okazas ĉiutage en ĝi. En la Duolingo-klasoj vi povas lerni kaj praktiki Esperanton kun aliaj homoj el la tuta mondo. Vizitu la paĝon:


 0 total views