Inter la 24-a kaj la 28-a de novembro 2022 okazis la 3-a Virtuala Esperanto-Kongreso, kune kun la 2-a Retoso de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kie estis atingita la partoprenon de 1489 partoprenantoj el 99 landoj. La temo de la renkontiĝo rilatas al la Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj, proponita de Unuiĝintaj Nacioj por la periodo 2022-2032.

La estraro de Universala Esperanto-Asocio pripensas okazigi du tutmondajn kunvenojn ĉiujare, unu vizaĝ-al-vide (en julio-aŭgusto) kaj la alia virtuala (novembro), por ebligi pli grandan demokratiiĝon de tiuj mondaj eventoj por permesi pli da homoj spertu la etoson kreitan ĉe ĉi tiuj eventoj.

Ĉi-okaze, 12 ĉilianoj estis kiuj partoprenis en tiu ĉi aranĝo, el kiuj 5 respondas al homoj, kiuj lernis Esperanton per virtuala kurso organizita de Kolombia Esperanto-Ligo, sub apogo de Universala Esperanto-Asocio, Tutmonda Esperantista Junurala Organizo, E@i (Esperanta interretoserva firmao, kun sidejo en Slovakio), la Esperantistic Studies Foundation (Fondaĵo, kiu financas Majstriĝo kaj Doktorajn studojn pri Esperantologio kaj/aŭ interlingvistiko), inter multaj aliaj.

Categories:

Tags:

Comments are closed