En ĉi tiu paĝo vi povas trovi la necesan dokumentaron pri nia asocio kiel statutoj, regularoj, protokoloj, bilancoj, por plenumi leĝajn kaj statutajn mandatojn (bedaŭrinde nur hispanlingve). Vi povas registriĝi kiel membro kaj/aŭ subtenanto en ĉi tiu paĝo kaj eĉ pagi vian membrokotizon al ĈEspA, ĈEJO, UEA kaj TEJO,kaj kiel ne, donaci.

Kotizoj por ĈespAĈEJO

Vi povas pagi viajn aliĝon, kaj  monatajn, duonjarajn aŭ jarajn kotizojn, per komercaj aŭ bankaj debet- aŭ kreditkartoj, elektronikaj transpagoj kaj eĉ per kriptaj moneroj!!! Pretekstoj por ne esti ĝisdatigita aŭ aliĝi ne plu ekzistas, danke al flow.cl

eniro

Unufoja pago por eniri al ĈEspa aŭ ĈEJO

monate

Monata kotizo ĉu por ĈEspA, ĉu por ĈEJO

semestre

Kotizo por 6 monatoj ĉu por ĈEspA aŭ ĉu por ĈEJO

jare

Unufoja pago por a la tuta jaro al ĈEspA aŭ ĈEJO

Kotizoj por UEATEJO

Se vi ne volas uzi viajn kartojn per pagoj eksterlanden, ni proponas pagsistemon per flow.cl, kiu aldonas administran koston al ĝi, ĉio en ĉiliaj pesoj. La kotizoj estas laŭ la kotiztabelo de UEA.

membro abonanto

Membro-Abonanto kiel MB plus revuo Esperanto (papere). Pli maljunaj TEJO-anoj ricevas ankaŭ la revuon Kontakto surpapere. $44,000

baza membro

Membro kun reta aliro al UEA-servoj: Reta revuo Esperanto, Delegita Reto (reta jarlibro). TEJO-anoj (ĝis kaj inkluzive de 35 jaruloj komence de la jaro) ricevas ankaŭ retan revuon Kontakto.$14,000

mb-50%

TEJO rabatita baza membreco (membro estas inter 20 kaj 25-jara komence de la pagita jaro). $7,000

mb-75%

TEJO rabatita baza membreco (la membro ne aĝas pli ol 19 jarojn komence de la abonjaro). $4,000