Grupoj por 

Lingvokonon oni plibonigas per praktiko kaj uzo. La plej natura loko por tio estas la Esperanto-grupoj aŭ kluboj, ĉu formalaj ĉu neformalaj. Kreu ĝin en via urbo, vilaĝo, lernejo aŭ universitato.

kio estas loka grupo?

Ĉiu ajn grupo de homoj, kiuj parolas Esperanton, grupon de studentoj aŭ simpatiantoj de la lingvo aŭ de la ideo, estas «loka grupo», sendepende de ĝia grandeco aŭ kiel ĝi funkcias. Ĝi povas esti nomata grupon, asocion, ĉapitron, rondon aŭ alimaniere.

Kial nomi ĝin «Loka Grupo»?

«Klubo» ĝenerale postulas havi Estraron, protokolojn, estraranojn, kotizojn, devojn kaj devontigojn, ktp. Multaj grupoj ne taŭgas por ĉi tiu priskribo. En nia asocio, lokaj grupoj estas liberaj fari ĉion, kion ili volas por plenumi la celojn de siaj membroj.Ĉi tie ni uzas la terminon «grupo» en ĝenerala maniero por aludi al iu ajn organizita (aŭ neorganizita) kolektivo de Esperanto-parolantoj, kie ili lernas ĝin, aŭ simple simpatias kun la ideo.

bazaj postuloj

Tio dependas se vi deziras laŭleĝe organizi aŭ ne. ĈEspA ne postulas laŭleĝan organizon de lokaj grupoj, sed se vi deziras tiel agi, vi povas peti statut-skizojn en via urbodomo, kie oni donos la informojn necesajn por tio. Aŭ vi povas peti rekte al ni tiun skizon

Lpropagandu!!!

Por ke la membroj de via loka grupo kresku, vi devas propagandi ĝin.  Do, vi devos viziti lokan ĵurnalon, radion, al TV-stacion; peti pri intervjuo en ili, kaj bone preparu pri tiu intervjuo. Serĉu kie eblas meti «afiŝojn» aŭ «flugfoliojn», aŭ eĉ etan etikedon pri Esperanto kaj la grupo. Aperigu  la vorton «Esperanto» ĉie kaj ĉiam.