Universala Esperanto-Asocio nuligis la ĉijaran UK-on en Belfasto ( Norda Irlando), pro la pandemio kaj la politika situacio de tiu parto de la lando. Anstataŭante tion, oni okazigos same kiel pasintjare, Virtualan Kongreson kiun povos partopreni ĉiu individua membro de UEA tute senkoste. Ne-membroj ankaŭ povos partopreni kontraŭ pago.
La Virtuala Kongreso havos la saman temon «PACO KAJ KONFIDO: UNIVERSALAJ VALOROJ» kaj la membroj de la LKK el Belfasto kunhelpos en la organizado de la nuna virtuala kongreso.
Por aliĝi al la 2a Virtuala Kongreso, vi devos klaki sur tiu ĉi ligo: https://vk.esperanto.net/
No responses yet