Ni planis la tendumadon por la semajnfino de la 18 al 20 de februaro 2022, sed kelkaj problemoj alvenis kaj nun ĝi okazos la semajnfino de la 1a al 3a de aprilo 2022, en la sama kutima loko Callejones kie ni okazigos nian 10an Tendumadon. Ne eblis pli frue tion fari ĉar la loko estas plenplena da lupetoj.
Ankoraŭ estas tempo por kunigi iom da mono ĉar la inflacio altiĝis ĉion, do eblas ankoraŭ iom ŝpari por la evento. Ni pensas, ke ĝi kostos pli malpli $25.000 ( 25 eŭroj aŭ US$30) po persono. Oni povas vidi la kostojn de luado de la kabanoj kaj la prezon de la manĝoj ĉe la restoracio en la retejo de Callejones . Eblas ankaŭ mem kunporti viajn manĝaĵojn kaj kuiri en la kabanoj ĉar ĝi havas ĉiajn bezonataĵojn por kuiri.
Kaptu la okazon por renkonti novajn personojn interesataj pri Esperanto, kaj la eblon praktiki la lingvon kun homoj kiuj jam parolas ĝin. Kaj ni bierumos kaj manĝos vegane!!!
NE FORGESU ALIĜI KAJ PLENUMI LA FORMULARON
No responses yet