Kio ni estas?

Ĉilia Esperanto- Asocio estas:

La nacia organizaĵo komisiita por la disvastigo kaj instruado de la Internacia Lingvo «Esperanto».

Niaj celoj, laŭ niaj statutoj estas:

a) Disvastigadi la uzadon kaj instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto;

b) Agadi por solvi la lingvan problemon en internaciaj rilatoj kaj faciligi internacian komunikadon;

c) Faciligadi ĉiajn kulturajn rilatojn inter homoj sen distingo de nacieco, raso, sekso, religio, politika ideologio, lingvo aŭ socia kondiĉo;

d) Pligrandigadi inter siaj membroj fortan solidarecan senton kaj disvolvi en ili komprenon kaj estimon al aliaj popoloj;

e) La disvastigo de homaj rajtoj difinitaj en la Deklaracio de Homaj Rajtoj, de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj koncerne ilin, serĉi respektadon al ili kiel esenca kondiĉo de la laboro de la korporacio.-

Por plenumi niajn celojn

Por atingi siajn celojn, la asocio havas tutlandan estraron kaj, post la reformado de la statutoj, ĝi havos kolektivan organon formitan de regionaj delegitoj, kiu reprezentos tiujn regionojn, kie estas certa nombro da esperantistoj kaj/aŭ simpatiantoj. Tiamaniere la statuto estas adaptita al la administra realo de la lando.

La asocio kunigas homojn de ajna aĝo, kiuj parolas aŭ ne, la Internacian Lingvon Esperanton. Ĝi estis fondita la 28-an de majo 1978, en la urbo Santiago. Ĝi havas Juran Personecon laŭ Supera Dekreto de Justeco n-ro 1011/1990 kaj estas enregistrita en la Nacia Registro de Neprofitaj Juraj Entoj sub la n-ro 110231.-

Ekzistas ankaŭ la NRO Ĉilia Esperantista Junulara Organizo, kiu celas junulojn ĝis 35 jaroj, kaj tiuj , kiuj estas membroj de ĉi-lasta , estas tuj membroj de la asocio.

kursoj

Oni faras kursojn de Esperanto ĉu fizike ĉu virtuale, en diversaj niveloj. Oni devas aliĝi frue , por ke oni povu taksi vian lingvoscion kaj gustigi la nivelon , kie vi povu pli bone progresi. Ni diskonigos informojn pri la kursoj en niaj sociaj retoj.

Ekzistas pluraj projektoj , kie vi povas kunlabori. Vizitu la paĝon pri projektoj kaj elektu inter ili, tiu, kiun vi deziras apogi kaj/aŭ labori. Kontaktu nin por sciigi nin pri via emo kunagadi. Pliaj detaloj en la paĝo pri projektoj.

eventoj

Nuntempe ni plej ofte renkontiĝas rete, sed ankaŭ eblas renkonti persone. Gravas, ke homoj en la sama urbo aŭ regiono de tempo al tempo renkontiĝas kaj interkonatiĝas por postaj agadoj. Via partopreno en lokaj kunvenoj, kongresoj aŭ eĉ nur virtuala renkontiĝo, estas por ni ege interesa kaj grava. Vizitu la mapon de Ĉilio, por trovi homojn apud vi aŭ en via regiono.