NIA KOMUNUMO bezonas vin

Estu Aktiva en Esperantujo!!!

Partopreni en nia movado estas devo de ĉiu esperantisto. Iĝu parto de tiu granda homaro, kiu celas neŭtralan komunikilon. Via aparteno nepras , por ke Esperanto plu vivu kaj vigliĝu. Venu kaj aliĝu!!!

Disvastigu esperanton loke

Propagandu por Esperanto en via urbo, disdonu flugfoliojn, ktp. Tiel pli homoj scios pri la ekzisto de la lingvo.

Iĝu membro de lokaj asocioj

Nepras, ke vi iĝas membro de iu loka esperantista organizo, ĉu loka, regiona aŭ tutlanda. Se ne estas klubo en via urbo, komencu ĝin!!

Prelegu pri esperanto

Partoprenu en lingvaj foiroj, ekspozicioj, prezentoj en kulturaj centroj, sindikatoj, mezlernejoj, lernejoj, universitatoj. Preparu bone rilate al enhavo, broŝuroj kaj informoj, kiujn vi liveros. Certigu, ke vi donas direktojn de retejoj, kien interesatoj povas iri.

verku, traduku, kantu en esperanto! 

Se partopreni klubojn aŭ asociojn ne plaĉas al vi, sed vi ŝatas verki aŭ traduki tekstojn, vi povas krei artikolojn, kantojn, poemojn, libron en Esperanto. Se vi ŝatas traduki, serĉu iun interesan aŭ gravan libron de la landa literaturo kaj komencas traduki ĝin; Ĝi ankaŭ estas bona maniero lerni pli da vortprovizo kaj praktiki la lingvon.