Karaj amikoj, ni memorigas vin, ke la 21-an de januaro 2023 je la 18-a horo okazos per zoom la Ĝenerala Asembleo de Ĉilia Esperanto-Asocio, kies celoj estas la elekto de la Estraro (1 direktoro por tri jaroj, 2 direktoroj dum du jaroj kaj 2 direktoroj dum unu jaro, laŭ la lasta modifo de la Statutoj).

La invitilo kun la zoom-ligo estos sendita nur al la retpoŝtoj de la membroj enregistritaj ĉe la Asocio kun siaj kotizoj ĝisdatigitaj .

La Ĝenerala Asembleo de Ĉilia Esperantista Junularo estos ĝustatempe sciigita de ili.

Categories:

No responses yet

Deja una respuesta