
Kun profunda bedaŭro ni anoncas la forpason de nia kara amiko Iván Mättig Catalán, okazintan hieraŭ, la 19-an de oktobro 2024.
Deveninte el Curacautín, Iván interesiĝis pri Esperanto jam en frua aĝo, dum periodo kiam li estis studento de Seminario de la Katolika Eklezio, en San José de la Mariquina (Valdivia). Poste, kiam lia vivo jam estis plu evoluinta en tute alian direkton (edziĝinta, kun filinoj, oficisto ĉe la firmao RECSA en Quilicura), Iván iĝis la ĉefa motoro dum unu el la plej gravaj fazoj de la Esperanto-agado en Ĉilio, kies mejloŝtono estis la refondiĝo de Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEspA) en 1977, kune kun aliaj pioniroj kiel Daniel Zanelli, Alfonso Toloza, David Alvéstegui kaj Jorge Tachauer. Jam en 1979 UEA oficiale agnoskis ĈEspA kiel landan asocion.
Kun malavareco kaj sindevigo, li konsentis prezidi ĈEspA per sinsekvaj reelektoj, ĝis plenumi 30 jarojn da gvidado. Li estis Delegito kaj reprezentanto de UEA kaj fakdelegito pri filatelio kaj ekumenismo. Li korespondis kun esperantistoj de pli ol 98 landoj, kio permesis al li starigi filatelajn ekspoziciojn, kiuj bele bildigis la reton de kontakto inter homoj ligitaj per komuna lingvo. Same, li akceptis multnombrajn eksterlandajn vizitantojn, ĉiam kun la afableco, bonvolo kaj malavareco tiel karakterizaj por lia personeco; Li kune al sia edzino, partoprenis en kelkaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, ekzemple Braziljo kaj Bonaero.
Lia senlaca engaĝiĝo por disvastigi kaj instrui Esperanton en Ĉilio manifestiĝis per koresponda kurso, kiun li mem kreis kaj gvidis. Tiu valora kaj efika instrumento permesis, en la antaŭinterreta epoko, plivastigi la komunumon de Esperanto-parolantoj en Ĉilio precipe dum la 1980-aj jaroj. Inter liaj studentoj en tiu tempo estas la subskribintoj de tiu ĉi nekrologo. Nuntempe lia manlibro disponeblas senpage en nia retejo.
Iván ŝatis traduki tradiciajn ĉiliajn kantojn en Esperanton, tiel kiel «Si vas para Chile», «Chiu chiu», «Río Río», inter aliaj.
Kun sia kutima bona humoro, Iván ŝatis rakonti anekdotojn, kaj montris signojn de sia aŭtenta ekumenismo, tre proksima spirite al la Homaranismo de Zamenhof.
ĈEspA distingis Iván kiel Honoran Membron en 1997, kaj li ricevis diplomon de UEA pro sia 50-jara, seninterrompa lojaleco kiel individua membro. Kun granda dankemo pro lia malavara sindediĉo al Esperanto, ni salutas lian familion nome de ni ĉiuj, kiuj havis la privilegion koni lin kaj ĝui lian amikecon en tiu ĉi kunteksto. Restu en paco, kara Iván!
HCG, JAV
No responses yet