Okaze de la finjaraj festoj ni etendas nian elkorajn salutojn al ĉiuj niaj membroj, kunlaborantoj kaj subtenantoj, esperante, ke la venonta jaro 2023 estos bona jaro por Esperanto post la reaktiviĝo de ĉiliaj organizaĵoj.
Ni deziras al vi kaj al viaj familioj tre bonan jarfinon, kaj ke 2023, kiu aspektas malfacila, ne estos tiel malfacila por ni ĉiuj.
Kaj nun la memorigilo:
1.- Ĝisdatigu viajn datumojn kiel membroj, kunlaborantoj aŭ subtenantoj, por ke la novaj estraroj havu la ĝisdatigitajn informojn; faru tion en la formularo ĉe https://esperanto.cl/wp/institucional/registro/
2.- Aliĝu al la Mapo de Ĉiliaj Esperanto-Parolantoj kaj Subtenantoj, por ke homoj, kiuj volas lerni aŭ praktiki Esperanton, povas trovi iun proksiman al ili; faru tion per la formularo ĉe http://bit.ly/ingresa-al-mapa
3.- Se vi partoprenos la Someran Esperanto-Tendaron, okazontan de la 17-a ĝis la 19-a de februaro 2023, ni bezonas ke vi registriĝu por scii la kvanton kaj nivelon de lingvoscio, por prepari la necesan materialon. Registriĝu ĉe https://forms.gle/SoHDGdLpowYLQg6E6
Tags:
No responses yet