Por ke Esperanto estu vere konata kaj praktikata en iu lando, oni bezonas fortan organizon kun homoj , kiuj engaĝiĝas en la laboro por tion fari. Nepre aliĝu kiel membro al iu landa aŭ faka organizo, ĉar nur tiel Esperanto progresos.
Ĉi tie ni provizas aliĝilon kaj eblecon por pagi vian kotizon al Ĉilia Esperanto-Asocio. Ĉi-momente CL$1000 estas al US$1 aŭ eŭro pli-malpli.
Pag-eblecoj por TEJO kaj UEA
Vi povas membriĝi en internaciaj organizoj esperantaj pagante rekte al ili aŭ per nia asocio.
Nur por esperantistoj loĝantaj en Ĉilio
ĜIS 19 jaruloj
Baza Membreco kun TEJO-rabato (membro ne estas pli aĝa ol 19 jaroj je la komenco de la kotizata jaro)
4 EŬROJ
JUNULOJ INTER 20-25
Baza Membreco kun TEJO-rabato (membro estas 20—25-jara je la komenco de la kotizata jaro).
7 EŬROJ
BAZA MEMBRO
Membro Baza, kun reta aliro al UEA-servoj: reta revuo Esperanto, Delegita Reto (reta jarlibro).
14 EŬROJ
MEMBRO-ABONANTO
Membro-Abonanto, kun ĉiuj retaj servoj, kiu aldone ricevas la revuon Esperanto papere .
44 EŬROJ