Mi jam lernis Esperanton, kaj nun?

Jen estas kutima demando de homo kiu jam finis la bazan kurson. Kaj nun, kion mi faros?

Nu, post la baza kurso vi devos klopodi ĉeesti progresigan kurson (B1-B2), aŭ memlerni per taŭgaj libroj je tiu nivelo.

Sed ne ĉion oni lernas en kursoj. Legado kaj ĉiutaga praktikado de la lingvo estas ankaŭ deviga afero. Do, taŭgas por tio la retejo https://eventaservo.org kie vi povas trovi multajn retajn renkontiĝojn por praktiki la lingvon.

NE TIMU!!! Ĉiu esperantisto iam spertis la samon ĉar Esperanto esta ja la dua lingvo por ĉiu. Nur tre malmultaj homoj havas Esperanton kiel hejma lingvo aŭ estas denaskulo…

Kiel PLIbonigi mian Esperanton?

La Sekreto de l’ Sukceso

Nu, Esperanto estas lingvo. Tio ne estas novaĵo certe por vi; sed kiel ĉiuj lingvoj en la mondo, regi ĝin postulas iom da peno. Nur la komenco estas iom pli facila ol aliaj lingvoj. Post tio, Esperanto estas pli simila al naturaj lingvoj: oni devos labori por plene regi ĝin!!!

Studu

Ĉiam studu, prenu librojn pri gramatiko, ĉeestu kursojn, demandu, partoprenu en atelieroj pri la lingvo.

Legu

Legu librojn, revuojn eĉ bultenojn aŭ telegram-grupojn pri diversaj temoj. Libroj estas bona maniero lerni pli da vortoj, strukturoj kaj neologismoj, ktp

TAKSU viajn konojn

Estas ebleco por taksi vian progresojn en la lernado de la lingvo: UEA-ILEI ekzamenoj, aŭ la KER-ekzamenoj. Vi povos akiri atestilon, kiu permesos al vi scii vian nivelon en la lingvo.

Praktiku 

Se vi ne emas paroli Esperanton, sed nur legi kaj skribi ĝin, vi estos triona esperantisto. Partoprenu kunvenojn, seminariojn, kongresojn, kursojn, organizu grupojn, ktp. Engaĝiĝu en via loka organizo…