Surbaze de kelkaj ideoj donitaj de homoj, kiuj ne konas Esperanton, kaj aliaj ideoj venantaj de ĉiliaj kaj eksterlandaj esperantistoj, kelkaj projektoj estas en nia dosierujo, kaj tial ni invitas ĉiliajn esperantistojn kaj simpatiantojn vidi, kiujn el ili, oni povas kontribui aŭ kunlabori por disvolvi, kaj efektivigi ilin; aŭ proponu novajn projektojn. Sendube mankas homfortoj por efektivigi la projektojn , sed kun via helpo kaj engaĝiĝo tiuj projektoj povas antaŭeniri.

  • Projekto por la «Virtuala Biblioteko» por la Biblioteko de Santiago (DVD kun cifereca enhavo pri Esperanto kaj en Esperanto)
  • Projekto «Unu horo de Esperanto» por la lernejoj de Ĉilio (Projekto ellaborita de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)
  • Esperanto-Kurso projekto por Bibliotekoj de Ĉilio (Doni Manlibron por lerni Esperanton, en ĉiu publika biblioteko de Ĉilio ĉ. 345 el ili )
  • Esperanta Vortaro-Projekto por la lingvoj de indiĝenaj popoloj de Ĉilio, ĉefe mapuĉa, ajmara, keĉua, kaj rapanuia.
  • Tradukado de ĉilia literaturo en Esperanton