SE VI IRAS AL ĈILIO
Irante al Ĉilio,
Mi petas, vi pasu
Kie nun loĝas mia kara,
Tie estas dometo,
Tre bela loketo,
Kiu estas deklive montara.
Ĝi havas ĝardenon
Vitar’ ĝin ornamas
Kaj estas saliko
Kiu ploras kaj ploras
Ĉar ja mi ŝin amas.
Irante al Ĉilio
Mi petas, pasanto
Vi diru, pro ŝi,
Ke estas mi montanto.
La vilaĝo nomiĝas Las Kondes
Ĝi estas apud montaro kaj cielo
Rigardante desupren la valon
Vi revidos paceman riveron
Kamparanoj kaj vilaĝanoj
Vin renkontos kara vojaĝanto,
Vi konstatos karesan Ĉilion
Por l’amiko kaj la vizitanto.
Tie estas dometo,
Tre bela loketo,
Kiu estas deklive montara.
Ĝi havas ĝardenon
Vitar’ ĝin ornamas
Kaj estas saliko
Kiu ploras kaj ploras
Ĉar ja mi ŝin amas.
Irante al Ĉilio
Mi petas, pasanto
Vi diru, pro ŝi,
Ke estas mi montanto.