POEMO 20 de Pablo Neruda
Povas mi skribi versojn ĉi-nokte plej malĝojajn
skribi, jen ekzemplo: “La nokto stelbriladas
kaj tremetas lazuraj la astroj malproksime”.
La nokta vent' rondiras en la ĉiel' kaj kantas.
Povas mi skribi versojn ĉi-nokte plej malĝojajn.
Mi ŝin amis kaj foje ŝi ankaŭ min ametis.
Dum noktoj kiel ĉi mi ŝin havis enbrake.
Mi kisis ŝin tiome sub la ĉiel' senfina.
Ŝi min amis kaj foje mi ŝin ametis.
Ĉu povis mi ne ami ŝiajn grandajn okulojn?
Povas mi skribi versojn ĉi-nokte plej malĝojajn
Pensi ŝian foreston. Senti ke mi ŝin perdis
Aŭdi la nokton egan, eĉ pli egan sen ŝi.
Vers' falas sur l'animon kiel ros' sur la herbon.
Ne gravas ke la am' ne povis ŝin elteni.
La nokto stelbriladas kaj ŝi kun mi ne estas.
Jen ĉio. Malproksime iu kantas. Pli fore
L'animo ne kontentas pro la perdita ŝi.
Kvazaŭ por ŝin aligi la rigardo ŝin serĉas
Mia koro ŝin serĉas kaj ŝi kun mi en estas.
La sama nokto kiu blankigas samajn arbojn
Ni kiuj estis tiam jam en estas la samaj.
Mi ŝin ne amas certe sed kiom mi ŝin amis
Mia voĉ' venton serĉis tuŝi ŝian orelon.
Alies ja ŝi estos, inta de miaj kisoj.
La voĉ', la hela korpo. La senfinaj okuloj.
Mi ŝin ne amas certe, sed eble mi ŝin amas.
Mallongas ja la amo kaj l' forgeso tro longas.
Ĉar dum noktoj similaj mi havis ŝin enbrake
l'animo ne kontentas pro la perdita ŝi.
Kvankam ĉi estu lasta dolor' kiun ŝi kaŭzas
kaj ĉi la lastaj versoj de mi al ŝi skribitaj.