la_steloj
LA STELOJ
( Ĉi tiu kanto estas tre antikva, jam en 1811 oni kantadis en la festoj kaj renkontiĝoj ĉe ĉiliaj salonoj)
**https://youtu.be/kSbY-j06_6s**
1.-% Kanti al junulino
Mi instruadis
Kison en ĉiu noto
Al ŝi mi donadis%
%Ŝi lernis tiom
Ŝi lernis tiom
Ke pri ĉio ŝi konis
De kant’ neniom%
2.- %Nomojn de ĉiuj steloj
Ŝi scivoladis
Kison en ĉiu nomo
Mi al ŝi petadis%
%Kia nokto tiu
Kia nokto tiu
En kiu mi kreis nomojn
Al stelo ĉiu%
3.- %Sed jam la nokto pasis
Jam lum’ aŭrora
La steloj jam foriris
Restis ŝi sola%
%Kaj ŝi al mi diris
Kaj ŝi al mi diris%
%Kial ne estos nun steloj
Por pli sopiri%
la_steloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2023/06/30 01:13 de chespa