La Grandeco de Zamenhof
Antaŭ pli ol 150 jaroj – precize la 15-an de decembro -naskiĝis homo, kiu supervivis sin mem. La spertoj de intergenta sangado en Bjalistoko de lia infanaĝo inspiris lin al la suproj de sublime altruisma sindediĉo por la bono de ĉiuj homoj. La kruelaj malfeliĉoj, ,surverŝitaj grandparte de lingvodiverseco sur tiun terpeceton inter Okcidento kaj Oriento, kuraĝiĝis lin serĉi kaj trovi solvon por la 1ingva problema en kadroj mondaj.
Lazaro Ludoviko Zamenhof estis Judo: membro de tiu popolo suferanta, kiun jarcentaj persekutoj kaj torturoj hardis kaj multrilate nobligis, kaj kies filoj donis al la kulturo kaj ĝenerala progreso nombron da eternaj valoroj. Lia patrolando estis Pollando, sed en la oficialaj registroj li estis enskribita kiel civitano de la Rusa Imperio, ĉar la krucumo de Pallando donis tiun regionon al la caroj. Sed Zamenhof, restante fidela al sia gento kaj patrujo, samtempe tamen leviĝis super sia popolo, super sia ŝtato kaj fariĝis loĝanto de la mondo, apartenanto de la homaro.
Naskita en medio modesta, humila laŭ sia karaktero, li grandiĝis per sia verko kaj fariĝis personeco de formato tutmonda. Kaj hodiaŭ, pli ol cent jarojn post lia naskiĝo, lia nomo estas solene festata en ĉiuj landoj. Prezidantoj de respublikoj, ĉefministroj kaj ministroj, grandaj sciencistoj, lingvistoj kaj Nobelpremiitoj, artistoj, verkistoj kaj poetoj, edukistoj kaj kulturaj agantoj de diversaj landoj, de malsamaj politikaj sistemoj, religiaj kredoj kaj filozofiaj konvinkoj unuiĝis por patroni omaĝon de la homaron al homo, kies tuta vivo, ĉiuj intelektaj energioj kaj fizikaj fortoj estis dedicitaj al ĝia pli granda feliĉo.
En kio konsistas la grandeco de Zamenhof? En julio de la jaro 1887 aperis en Varsovio la unua lernolibro de la Internacia Lingva por Rusoj. La 40-pa ĝa libreto konsistas el antaŭparolo, plena gramatiko kaj vortaro Internacia-Rusa kun klarigoj pri ĝia uzo. Ĝi estis la rezulto de multjara laborado.
El tiu malgranda semeto elkreskis en iom pli ol sep jardekoj fortika arbo kun profundaj radikoj,abundaj branĉoj kaj densa faliaro. ĝi estas nekontestebla fakto. Spitante ĉiujn obstaklojn – antaŭjuĝojn, rasismojn kaj ŝovinismojn, militojn, misprezentojn kaj malpermojn kaj ne malmultajn persekutojn – la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj, paralele, daŭre interne evoluadis. El genia projekto ĝi transformiĝis en nuancoplenan instrumenton de pensado kaj komunikado. Ĝi fariĝis vivanta lingvo, kun tute propra spirito, de vivanta internacia kolektivo.
Antaŭ Zamenhof multaj – inter ili kelkaj veraj gigantoj de la homa penso – serĉis konvenan solvon de la lingva ĥaoso. Post Zamenhof pluraj aliaj klopodis – ĉu pro persona gloremo, ĉu pro nescio aŭ nekompreno de la problemo – ankoraŭfoje malkovri jam malkovritan Amerikon. Kelkfoje tiuj provoj elvokis iom da publika interesiĝo kaj kreis iom da konfuzo. Plej ofte ili restis seneĥaj. Neniu el ili sukcesis firmiĝi. Neniu transpasis la limojn de teorie pli aŭ malpli taŭge planita projekto. Neniu socie enradikiĝis. Kaj pli aŭ malpli baldaŭ – kutime depende de la disponeblaj financaj rimedoj ili malaperis unu post la alia en la mallumo de la forgeso.
Kial, do, Esperanto sukcesis, dum ĉiuj aliaj projektoj de komuna lingvo, kvankam kelkfoje verkitaj de rekonitaj lingvistoj kaj apogataj de famaj nomoj, fiaskis?
La kaŭzoj estas pluraj, sed tri el ili ŝajnas al mi esencaj: 1. Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plus riĉigo de la lingvo per novaj internaciaj esprimoj. Sed li ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj – nek laŭenhave, nek laŭforme – kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj.
Nur iom post iom Zamenhof solvis tiujn demandojn, pri kiuj li okupiĝis ekde siaj plej junaj jaroj. Lia grandioza verko estas sendube rezulto de eksterordinara talento, sed. same tiel ankaŭ de senfina pacienco kaj diligento.
En la komenco la komplikaj gramatikoj de la lingvoj, kiujn li sciis, kaj iliaj dikegaj vortaroj timigis lin. Kelkfoje li efektive malesperis, sed ĉiam denove li provadis, kreadis, serĉadis la salvon. Lernado de la angla lingvo montris al li, ke eblas simpligi la gramatikon ĝis maksimumo. Hazarda rimarko de surskribo “sukeraĵejo” donis al li la ideon kiel, per bone planita sistema de afiksoj, solvi la problemon de tro multaj vortoj.
Restis ankoraŭ la demando de la vortradikoj. Unue li pensis, ke la vortojn oni pavas tute simple inventi. Nur poste li rimarkis, ke granda nombro da vortoj jam internaciiĝis en la normala evoluprocezo de la lingvoj. Mi baldaŭ rimarkis – li skribis al Borovko – ke la nunaj lingvoj posedas grandan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.
Surbaze de tiuj principoj, kies gustecon li mem elprovadis dum multaj jaroj tradukante kaj verkante en sia lingvoprojekto, la fundamento de la Internacia Lingvo ricevis sian definitivan forman. Ĉio en tiu fundanmento estas bone pripensita kaj antaŭe elprovita en la praktiko. Ĉio celas krei bazon de plena lingvo, efektive internacia laŭ sia interna strukturo kaj ĝis maksimumo facila. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun plej simpla gramatiko. Per la sistema de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn eblecojn de subtila derivado. Tio unuavide kelkfoje iom ĝenas la t.n. “tujan kompreneblecon”, per kiu kelkaj pseudosciencaj fabrikantoj de novaj projektoj provas blufi personojn parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn, sed ĝuste tio donas al la lingvo multe pli grandan, veran kaj realan, internaciecon: ne, kompreneble, el vidpunkto de difinita nacio aŭ grupo da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el vidpunkto monda. Samtempe tiuj karakterizoj helpas la rapidan ellernon de la lingvo kaj ebligas ĝian tujan praktikan uzon skribe, lege kaj parole ne sole en Okcidento, sed sur ĉiuj kontinentoj; ne nur fare de kleruloj, sed ankaŭ fare de la plej ordinaraj homoj.
La moto “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas ĝin nomi tia”, presita sur la kovrilpaĝo de la unua lernolibro – entenas fundamentan principon de unuaranga graveco.
2. Lingvo estas socia fenomeno. Por ke ĝi povu meriti la nomon de lingvo, ĝi devas kontentigi ĉiujn bezonojn de pensesprimado de difinita homgrupo. Tio signifas, ke ĝi ne povas esti limigita nur al scienco aŭ nur al kiu ajn alia speciala fako, sed ĝi devas rilati al ĉiuj homaj aktivecoj. Tio plue signifas, ke ĝi pavas esti evoluigata ne de tiu aŭ alia unuopulo – eĉ ne de la plej genia – sed nur de la tuta kolektivo, kies spirita proprieto ĝi estas, surbaze de la efektivaj bezonoj de tiu kolektivo. Ankaŭ tiun grandan veron Zamenhof bone komprenis. Li tuj “forcedis ĉiujn personajn rajtojn” je la lingvo kaj akcente deklaris jam en la unua lernolibro: “Internacia Lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia”. Precize tia ĝi estis kaj estas konsiderata de tiu internacia kolektivo, kiu ĝin akceptis ne por eksperimente aŭ lude pasigi la tempon dum ripoza neniofarado, sed por utiligi ĝin en siaj internaciaj rilatoj.
Laŭ tiu korekta principo la lingvo efektive evoluis “per tiu sama natura vojo”, per kiu evoluas “ĉiu alia lingvo”, kiel diris Zamenhof en la jaro 1910. Sed li povis prave konstati jam en 1908: “Nia lingvo konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue kaj eĉ nerimarkeble”. De tiam laŭ la sama maniero la lingvo plue konsiderinde evoluis kaj samtempe fortikiĝis ĝia interna unueco kaj kohereco pro la ampleksiĝo kaj daŭra multobliĝado de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter ĝiaj uzantoj.
3. Sendube, la lingvaj malfacilaĵoj troviĝas en la radikoj mem de la ideo de komuna supernacia lingvo. Sed tiuj malfacilaĵoj fariĝas objektivaj obstakloj kaj sentiĝas kiel tiaj ĝuste tial, ĉar oni ekkonceptas la homaron kiel principe unuecan kaj la mondan kiel principe tutecan. Animo delikata kiel tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion, des pli ke li naskiĝis, edukiĝis kaj vivis en medio plurnacia,saturita de reciprokaj intergentaj antagonismoj. Tute nature, do, li enspirisen la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo. Ankaŭ tiurilatelia subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formiĝantaj kondiĉoj.
Jam en la jaro 1878, kiam Lazaro Ludoviko estis ankoraŭ lernanto en gimnazio, li kaj liaj junaj kolegoj entuziasme kantis en la unua, ankoraŭ ne ellaborita projekto de komuna lingvo: ‘
Malamikete de las nacjes Kadó,kadó, jam temp’ está.
Malamikeco de la nacioj falu, falu, jaro tempo estas! Por Zamenhof komuna tuthoma lingvo neniam estis celo al si mem, sed unu el la plej gravaj rimedoj por forigi la miskomprenojn, suspektojn kaj malamon inter la popoloj, por krei kondiĉojn de interkompreniĝo kaj reciproka respektado. La esenco de tiu ideo estas koncize esprimita en unu sola simpla frazo, kiun li eldiris en sia rimarkinda parolado en Bulonjo-sur-Maro tiun gloran tagon de la jaro 1905, kiam la unuan fojan en la historio de la homaro homoj de diversaj nacioj interkompreniĝis per komuna supernacia lingvo: “Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kaj Angloj, nek Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj”.
Zamenhof tamen ne supertaksis la rolon de la lingvo, kiel kelkfoje neinformitaj personoj klopodas kredigi. En Ĝenevo, en 1906, li precizigis:
“Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj: ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amasan de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado”.
La humaneca internaciismo – hodiaŭ praktikata kaj flegata en sia plej pura formo inter la personoj parolantaj la Internacian Lingvon – estis kaj estas potenca idea fono de la lingvo. Ĝi donis al la Internacia Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj apartan fizionomion. Kaj sen tiuj neniu lingvo povas vivi, kreski kaj maturiĝi.
La tri tuŝitaj elementoj kaŭzis la plenan sukceson de Esperanto el lingva vidpunkto. Ili estas unu el la garantioj por la plua disvastiĝo kaj evoluo de la Internacia Lingvo, por ĝia ĉiam pli ampleksa apliko en la internaciaj rilatoj, por ĝia estonteco. Tia efektive internacia lingvo estas samtempe baza rimado de integriĝo en supera homara tuto, sed tiel ke samtempe estu konservitaj la individuecoj de ĉiuj nacioj, de la naciaj kulturaj valoroj kaj de iliaj plej grandaj trezoroj: la naciaj lingvoj.
Centoj da placoj kaj stratoj tra la mondo hodiaŭ portas la nomon de D-ro L. L. Zamenhof. Monumetoj estas starigitaj al li en diversaj lokoj. Ne plu ekzistas enciklopedio aŭ serioza lingvistika verko, kiu ne mencius la iniciatinton – kiel li mem sin nomis – de la Internacia Lingvo. Ofte oni diras, ke tiu aŭ alia grandulo de la spirito vivas plue tra la daŭra valoro de sia verko. Sed se pri iu tiu diro estas ĝusta, tiam certe unuavice pri Zamenhof. Ĉar li plue ekzistas kaj ekzistos en la estonteco tra la lingvo, kies fundamentojn lia genio donacis al la homaro kaj kiu hodiaŭ vivas en la abunda kaj daŭre kreskanta tutmonda literatura, en la gazetaro kaj revuoj, sur la ondoj de radio kaj ekranoj de televido, en kongresoj kaj konferencoj, en internaciaj amikaj rondoj kaj eĉ en familioj, sur la lipoj de miloj kaj miloj da personoj tra la mondo, alportante ĉien, kien ĝi penetris, almenaŭ iom de tiu bonvolemo, kiu enspiris en ĝin la nobleco de homo kun granda animo kaj profunda menso el Bjalistoko.Jes, monumentoj estas starigitaj al Zamenhof, sed la plej grandan kaj la plej belan monumenton li starigis al si mem per sia verko.