LA ARAŬKANO
Jen la unua klopodo de traduko de La Araŭkana al esperanto. Mi petegas viajn helpon kaj konsilojn por akuratigi ĝin.
UNUA KANTO
KIU DEKLARAS LA LOKIĜON KAJ PRISKRIBON DE LA PROVINCO DE ĈILIO KAJ LA ARAŬKA ŜTATO, KUN LA KUTIMOJ KAJ MILITMODOJ, KIUJN LA NATIVULOJ HAVAS KAJ SAME TEMAS RESUME LA ENIRON KAJ KONKERON, KIUN LA HISPANOJ FARIS ĜIS KIAM ARAŬKO KOMENCIĜIS RIBELI.
Ne la inoj, amo, ne ĝentilecoj pri kavaliroj kantas mi enamigitaj, nek montroj, donacoj kaj molecoj de amaj efektoj kaj zorgoj sed kuraĝo, faktoj, heroaĵoj de tiuj penaj hispanoj, kiuj al la cerkivo de ne dresita Araŭko metis malmolan jugon ŝultre.
Aĵojn diros mi tre elstaraj pri gento, kiun al neniu reĝo obeas, neprudentaj entreprenoj memoreblaj kiuj festiĝi prave meritas, stragnaj industrioj, terminoj laŭdeblaj kiuj multe la hispanoj pligrandiĝas ĉar ne estas la venkinto pli estimata ol tio en kio la venkito estas famata.
Petegas mi, granda Felipo, ke mirita ĉi taskon, de vi estu akceptita, kiu, de ĉiu favoro bezonata, restas al vi donigi favorigon.
Estas rilato sen korompi elprenata el la vero, tranĉita je sia mezuro ne malŝatu la donitaĵon, kvankam tro malriĉa, por ke aŭtoritateco mia verso havu.
Volas mi al tiu elstara majstro ĝin dediĉi, ĉar tiu ĉi kuraĝigo ĝin eltenu, prenante ĉi manieron ĝin bildigi, por ke tiu, kiu ĝin vidu tre alten ĝin havu; Kaj se tio ne sufiĉus lin por ĝin forviŝu, almenaŭ konfusita sin detenu pensante do, ke ĝi al Vi adresata estas, kiu ion kunportu malkaŝe.
Kaj elkreskigis mi en via hejmo, kio kreditigas min aliparte, faros mian mallertan kaj delikatan stilon, kaj kio senorde estas, artoplena; tiel, el tiomaĵoj animata, la plumon mi donos je furora Marso: donu orelojn, Sinjoro, al kio mi diras, ĉar mi el ĝi parto estas kiel taŭga atestanto.
Ĉilio, fekunda provinco kaj signita en la regiono antarkta fama, el foraj nacioj respektata ĉar forta, precipa kaj povuma; la gento kiun ĝi produktas estas tiom elstara, tiom fiera, bravgracia kaj militema, kiu neniam estis per reĝo regita nek al fora suvereneco submetita.
Estas Ĉilio nord-al-sudo de grand’ longeco marbord’ de l’ nova mar’ vokata havu de orient’ al ŭest de mallarĝeco cent mejloj, ĉe la plej larĝo prenita; de dudek sep gradoj, longigita ĝis kie l’ mar’ Oceano kaj ĉilia miksigas akvojn per mallarĝa golfo.
Kaj tiuj du maroj, kiu klopodas forlasante limojn, kunigi batas rokojn, kaj iliaj ondoj etendas, sed jen malpermesate kunigi estas, per tiu ĉi parto je la fin’ la ter’ enfundigas kaj povas tiel komunikiĝi. Magallanes, Sinjor, estis la unua viro kiu, malfermante la voj’ , la nomon donis.
Pro manko da pilotoj, aŭ malkaŝita kaŭso, eble grava kaj ne sciata, ĉi sekreta voj’ malkovrita restis por ni kaŝita; ĉu mistrafo el certa alteco ĉu iu insuleto, removita de la ŝtormega mar’ kaj kolera vento fundotuŝante buŝon, ĝin malfermis.
Diras mi, ke nord-al-sud’ la tero kuras, kaj banas ĝin el ŭest’ la marbord’ je la strio de l’ orient’ iras montar’ kiu tra la sama voj’ mil leŭgoj paŝas; meze estas kie la militpunkto estas per uzo kaj ekzerco pli agordas. Venuso kaj Amon’ ĉi tie lokon ne trovas nur regas Marso kolerema.