dek_devoj_de_esperantisto
10 Devoj de Esperantisto
Mi legis la liston en esperanto.pl kaj trovis ege interesa. Jen la listo. Legu kaj praktiku.
- Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto kaj lasu la versfaradon al poetoj.
- Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne ŝu skribante.
- La plibonigistoj diskutu: vi Fundamenton sekvu kaj fidela restu.
- Informadu ĉiam, ne ĉie; klarigu, ne prediku; rakontu faktojn, ne esperojn.
- Kion vi povas lerni nur en unu semajno, ne instruu en unu horo; el malgravaĵoj ne faru regulon, kaj el regulo ne faru malgravaĵon.
- Verkante en Esperanto, ne kredu interesa, kion nacilingve neniu legus; ne imagu ke preseraroj plibeligas libron; ne malesperu se mankas aĉetantoj.
- Al grupo aliĝu; la kunvenon vizitu; Esperanton parolu.
- Atentu, ke internacia lingvo vivos nur per uzado. Memoru, ke tial internacia organizaĵo estas necesa.; senlace varbu por UEA.
- Legu gazeton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu por ke ĝi povu ekzisti. Kunlaboru por ke ĝi estu interesa.
- Por Esperanto kiel movado agu; por ĝi kiel realaĵo pagu; kaj kiel altan idealon konservu ĝin en via koro.
dek_devoj_de_esperantisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2020/12/17 13:08 de chespa