Warning: ob_start(): output handler 'ob_gzhandler' conflicts with 'zlib output compression' in /home/esperan1/public_html/wiki/inc/init.php on line 165
06a_cilia_esperanto-kongreso_-_santiago_-_2001 [Wiki de Esperanto.cl]

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


06a_cilia_esperanto-kongreso_-_santiago_-_2001

6a Ĉilia Kongreso de Esperanto, Santiago 2001

Ĉe la sidejo de Geskolta Asocio de Ĉilio, la sabaton 27an de oktubro de 2001, okazis la 6an Ĉilian Kongreson de Esperanto.

Do, ĉi tiu kunveno estas la unua kunveno post la fondiĝo de la Asocio, ke oni sukcesis renkonti pli ol la duono de nia membraro.

Dank'al muzikemo de nia Ĝenerala Sekretario, ni sukcesis kanti en Esperanto multajn ĉiliajn kantojn tradukitaj de Ivan Mättig kiel “Mi vendas okulojn nigrajn”, “Irante al Ĉilio”, kaj “Kanti al Junulinoj” kaj kompreble la Esperantan Himnon. Héctor Campos instruis kelkajn kantojn kiujn kantas skoltoj, en Esperanto. Novuloj devis malkovri la novajn vortojn, kiuj aperis en la kantoj, kaj tio faris amuzan etoson.

Estis prilegoj pri la “Projekto Interkulturo” de ILEI, kaj pri “Dialogoj por Indiĝenaj Popoloj” por vidi aplikeblecojn en nia lando.

Ĉiuj kune iris tagmanĝi en proksima restoracio, sed ni forgesis la fotilon.

Sabate vespere, S-ro Marcos Salas kaj edzino prelegis pri ilia vojaĝo tra Eŭropo per uzo de la “Pasporta Servo” , kaj ili ĝuis la vojaĝon en Polando, Ĉeĥa Respubliko, Germanio, Francio, Belgio, Nederlando kaj Britio. Post ili invitis nin aliĝi al tiu programo kaj ricevi homojn el eksterlando per “Pasporta Servo” dank'al kiu ili povis vojaĝis kaj povis ekkoni grandparte de Eŭropo tre malmultekoste.

José Antonio Vergara prelegis pri la ŝajnaj amikoj inter la ĉilia hispana lingvo kaj Esperanto, kaj montris siajn ecojn kiel “Akademiano” por korekti nian Esperantan elparolon kaj gramatikajn erarojn, kaj tiel ni sentis nin iomete embarasitaj ĝis kiam venis “la venĝon”, kiam ni trovis eraron en lia parolado pro la forgeso de akuzativo, kio gajis nin ĉiuj kaj Toño respondis “ eĉ aviandiloj falas…”

Poste ni babilis pri kiel plijunigi la movadon, kaj ni atingis bonegajn konludojn kiujn la estraro devos prikonsideri dum la venontaj jaroj. La diskuto estis ege interesa!!!

Dimanĉe okazis la Ĝenerala Asambleo, kaj la estraro donis la raportojn kaj oni voĉdonis por la venonta estraro 2001-2003 kaj estis elektitaj jenaj samideanoj:

Prezidanto: Iván Mättig Catalán

Sekretario Generala: mag. Georgina Giandric

Kasisto : Gabriel Moreno

Estraranoj: Héctor Campos Grez; Simón Séguin

Jen la estraro

lingva komitato

06a_cilia_esperanto-kongreso_-_santiago_-_2001.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2020/08/02 20:50 de chespa