1a Ĉilia Esperanto-Kongreso - Valdivio, 1984
Post ĉirkaŭ 20 jaroj post la lasta renkontiĝo de esperantistoj el Santiago, kaj 74 jaroj post la unua Esperanta Renkontiĝo okaze de la Centjariĝo de Ĉilia Sendependiĝo, geesperantistoj kunvenas unuafoje, nun en Valdivio, en kunveno organizita de Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEspA) kaj la tiama esperanto-grupo de Valdivio, kiu estris Alfonso Toloza. La evento okazis en la Sankta Francisco Monaĥejo de Valdivio. ĈEspA estis fondita en 1978, kaj ekde 1979 estas Landa Asocio de UEA, kaj gvidas la Esperanto-Movado en Ĉilio,sed dum tiu tempo ne eblis okazigi renkontiĝoj pro la politikaj cirkunstancoj en Ĉilio, kaj post iom da pli favoraj momentoj, eblis ekkomenci kunvenojn.
La partoprenintoj de tiu ĉi unua kongreso venis el Santiago (Daniel Zanelli, Elizabeth Ganter, Manuel Acuña) kaj valdivianoj el kiuj restas aktivaj en la Esperanto-Movado S-ro Marcos Salas kaj S-ro José Antonio Vergara.
Poste oni sciis ke nia kunveno estis kaŝite spionita de la sekureca polico per iu sinjorino kiu eĉ aperis en la foto ( tria sinjorino de maldekstre en la unua foto)