rivero_river
Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
RIVERO, RIVERO
%Kia granda rivero venas,
Kia granda iras ĝis mar’%
%Se mia ploro ĝin grandigas
Pli estas granda ol homar’%
Ve, rivero, ve, rivero
Al mi donu malsuferon
Al mi donu malsuferon
Ke mi mortos pro l’atend’
%Malĝoje la vent’ blovetas
Foresto ŝajnas kaj plor’%
%Se ĝi diras mian bedaŭron,
Kiom suferas mia kor’%
%Kia nigra estas nun la nokto
Grandigas plorojn al mi%
%Portretanta sian doloron
Kiel nigra estas ĝi%
rivero_river.1688098299.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2023/06/30 00:11 de chespa