Warning: ob_start(): output handler 'ob_gzhandler' conflicts with 'zlib output compression' in /home/esperan1/public_html/wiki/inc/init.php on line 158
dek_devoj_de_esperantisto [Wiki de Esperanto.cl]

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dek_devoj_de_esperantisto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.


10 Devoj de Esperantisto

Mi legis la liston en esperanto.pl kaj trovis ege interesa:

  Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto kaj lasu la versfaradon al poetoj.
  Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne ŝu skribante.
  La plibonigistoj diskutu: vi Fundamenton sekvu kaj fidela restu.
  Informadu ĉiam, ne ĉie; klarigu, ne prediku; rakontu faktojn, ne esperojn.
  Kion vi povas lerni nur en unu semajno, ne instruu en unu horo; el malgravaĵoj ne faru regulon, kaj el regulo ne faru malgravaĵon.
  Verkante en Esperanto, ne kredu interesa, kion nacilingve neniu legus; ne imagu ke preseraroj plibeligas libron; ne malesperu se mankas aĉetantoj.
  Al grupo aliĝu; la kunvenon vizitu; Esperanton parolu.
  Atentu, ke internacia lingvo vivos nur per uzado. Memoru, ke tial internacia organizaĵo estas necesa.; senlace varbu por UEA.
  Legu gazeton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu por ke ĝi povu ekzisti. Kunlaboru por ke ĝi estu interesa.
  Por Esperanto kiel movado agu; por ĝi kiel realaĵo pagu; kaj kiel altan idealon konservu ĝin en via koro.
dek_devoj_de_esperantisto.1608221092.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 2020/12/17 13:04 de chespa