Warning: ob_start(): Output handler 'ob_gzhandler' conflicts with 'zlib output compression' in /home/esperan1/public_html/wiki/inc/init.php on line 165
Warning: Constant FCK_ACTION_SUBDIR already defined in /home/esperan1/public_html/wiki/lib/plugins/ckgedit/action/save.php on line 7
====== Mi vin vokas, Liberec' ( Yo te llamo, Libertad) ======
Por la enkaĝigita birdo -
por la fiŝoj en la fiŝujo -
por la enkaĝigita birdo -
por mia amiko malliberita -
ĉar li diris kion li pensas.
Por ŝiritaj floroj -
por la piedpremita herbo -
por arboj tranĉitaj-
por la torturitaj korpoj:
Mi vin vokas, LIBEREC'.
Por la streĉitaj dentoj -
por kolero silentigita -
por la nodo en mia gorĝo -
por la buŝoj kiuj ne kantas.
Por la kaŝita kiso -
por la verso cenzurita -
por junulo ekzilita,
por malpermesitaj nomoj:
Mi vin vokas, LIBEREC',
Mi vin vokas nome de ĉiuj -
per via vera nomo -
Mi vin vokas kiam mallumiĝas -
kiam neniu min vidas: -
mi skribas vian nomon -
sur la muroj de mia urbo -
Vian veran nomon -
Vian nomon kaj aliajn nomojn -
kiujn mi ne eldiras pro timo.
Por la persekutita ideo -
por ricevitaj batoj -
por tiuj kiuj ne rezistas -
por tiuj kiuj sin kaŝigas.
Por la timo kiun ili vin havas -
por viaj paŝoj kiujn ili rigardas -
por kiel ili vin atakas -
por la filoj kiujn ili mortigas;
Mi vin vokas, LIBEREC'.
Por la okupataj landoj -
por konkeritaj popoloj -
por la submetitaj homoj -
por la ekspluatitaj homoj.