Warning: ob_start(): output handler 'ob_gzhandler' conflicts with 'zlib output compression' in /home/esperan1/public_html/wiki/inc/init.php on line 165
====== Dankon al la vivo ( Gracias a la Vida de Violeta Parra) ======
tradukis Emmanuel Rovere
Dankas mi la vivon
ĝi donis al mi multon
miajn du okulojn,
per kiuj mi kapablas
perfekti distingi
la nigron de la blanko
sur la ĉiela volbo,
la stelaron brilan
kaj, en la homamason,
l'amatinon mian.
Dankan mi la vivon
ĝi donis al mi multon
la aŭdadon viglan,
per kiu mi perceptas
dumtage, dumnokte,
la kanton de birdetoj
kaj bruojn de marteloj
fulmoj, hundaj bojoj
kaj la dolĉajn voĉojn
de l'amatoj miaj.
Dankan mi la vivon
ĝi donis al mi multon
eblon por paroli
kaj uzi la vortaron
Do, mi povas diri
la pensojn kaj la sentojn
kaj vortojn kiajn
"panjo, paĉjo, frato, amiko"
kanti l'amon mian
por la tuta mondo.
Dankan mi la vivon
ĝi donis al mi multon
ĉi piedojn lacajn
per kiuj mi tranpasis
vilaĝojn kaj urbojn
dezertojn, plaĝojn, montojn
arbarojn, ebenaĵojn
marĉojn, valojn, torentojn
ĝis la loko
kie estas via hejmo.
Dankan mi la vivon
ĝi donis al mi multon
la inteligenton
per kiu mi komprenas
la homan sciencon
laŭ ĉi sentema koro
kapabla apartigi
l' bono de l' malbono
kaj elkovri amon
en rigardoj ajnaj.
Dankan mi la vivon
ĝi donis al mi multon
la rideton dolĉan
la ploron dolorigan
la kanton per kiu
esprimas mi la ĝojon
kaj mia kanto sonas
kiel ĉies kanto
kaj ĉies kanto sonas
kiel mia kanto
kaj ĉi kanto iĝas
de ni ĉiuj la danko!
Dankan mi la vivon
ĝi donis al ni multon