Warning: ob_start(): output handler 'ob_gzhandler' conflicts with 'zlib output compression' in /home/esperan1/public_html/wiki/inc/init.php on line 165
====== Ja ŝanĝiĝas ĉio ( Cambia, todo cambia) ====== Ŝanĝas malprofundaĵon | Ŝanĝas ankaŭ profundaĵ' | Ŝanĝas pensmanieron | Ŝanĝas ĉio en ĉi mondo. | Ŝanĝas klimato tra la jaroj | Ŝanĝas la paŝtisto sian bestaron | Kaj tiel kiel ĉio ŝanĝas, ke mi ŝanĝu ne mirigas. Ŝanĝas la plej fina diamanto | De mano al mano ĝian brilon | Ŝanĝas neston la birdeto | Ŝanĝas sento de amanto.| ŝanĝas vojon la paŝanto - Kvankam tio kaŭzos damaĝon | Kaj tiel kiel ĉio ŝanĝas, ke mi ŝanĝu ne mirigas. Ĥoro: % Ja ŝanĝiĝas ĉio; ja ŝanĝiĝas ĉio% Ŝanĝas la suno tra sia kuro | Kiam nokto ankoraŭ daŭras | Ŝanĝas floroj kaj vestigas | el verdo la printempon. | Ŝanĝas bestoj siajn hararojn - Ŝanĝas hararon plenaĝuloj | Kaj tiel kiel ĉio ŝanĝas , ke mi ŝanĝu ne mirigas. Sed ne ŝanĝas mia amo | malgraŭ tio ke mi forestas | Nek memoro nek doloro | pri mia lando kaj popolo. | Kaj kio ŝanĝis hieraŭe | devos ŝanĝi morgaŭe | Tiel kiel mi ŝanĝis | En tiu malproksima lando.