Ĉilia Esperanto-Asocio » Blog Archives

Tag Archives: UEA

MONDAFESTO KOMENCAS MORGAŬ

La 20-an de junio 2020, 08:00 AM en Ĉilio, okazos la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), nomata Somera Inaŭguro. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin laŭ la suba programo kaj per la jenaj rimedoj: rekte en la retejo MondaFest.net kaj en la spacoj de UEA ĉe Facebook kaj YouTube.

20-a de junio 2020 – 12:00 UTC ( 8 AM en ĈILIO)

  • Muzika antaŭludo: Fransoazo Oazo kaj Kriztoff
  • Inaŭgura Festparolado: Duncan Charters, Prezidanto de UEA
  • Parolado nome de familio Zamenhof: Margaret Zaleski-Zamenhof
  • 1-a Muzika interludo: jOmO
  • Festivala temo: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”
    • Inaŭgura Parolado de la Temo: Humphrey Tonkin
    • Mesaĝo pri la Temo, nome de UEA: Sara Spanò
    • Mesaĝo pri la Temo, nome de TEJO: Rakoen Maertens
    • Salutmesaĝo de UN: Fabrizio Hochschild, Suba Ĝenerala Sekretario de UN
  • Mesaĝo de Espero, “Ĉio iros bone”: LKK de Montrealo
  • 2-a Muzika interludo: Manno Montanna
  • Fermaj vortoj de la Inaŭguro: Orlando Raola, Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj
  • Muzika postludo: Joel Muhire / Amira Chun.

La programo estas planita por daŭri ĉirkaŭ du horoj. Pli pri la Festivalo oni povas legi ĉe mondafest.net kaj Eventa Servo. Pri la emblemo de MondaFest’ 2020, kiu reprezentas la spiriton de la Festivalo, eblas legi ĉe Revuo Esperanto.

Published by:
UEA

FILMO “VIZITO AL LA CENTRA OFICEJO” LIBERE SPEKTEBLA

La Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (mallonge MT) okazas dufoje jare, kutime en iu aprila kaj novembra sabato, ekde novembro 1994. La 52-a MT estis planita por okazi ĉeeste la 25-an de aprilo 2020, sed pro la tutmonda koronvirusa epidemio UEA devis anonci ĝian nuligon komence de marto. Tamen kiel informite en la GK864, bona novaĵo estas, ke – danke al la kunlaboro de la stabo de la Centra Oficejo, la Estraro de UEA kaj bonvolemaj anoj de nia esperantista komunumo – la 52-a MT povos ja okazi en la planita dato, sed virtuale. La proponita programo de tiu MT strebos konservi la tradiciajn elementojn de la evento kaj ĝian kutiman etoson.

De gastlibro kaj loterio ĝis rabatoj en la Libroservo de UEA kaj la atendataj prelegoj, la organiza teamo provizas rimedojn por virtuale realigi la agrablajn momentojn, kiuj okazas dum la vizito al Roterdamo kaj al la CO okaze de la malfermaj tagoj. Tial la tuta enhavo de la DVD Vizito al la Centra Oficejo, preparita dum la 23-a MT la 26-an de novembro 2005, estas nun libere spektebla en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAViva: youtube.com/UEAviva (vi estas bonvena aboni la kanalon).

Kvankam la CO aspektas relative malsame en 2020, la ĉefa filmo de la DVD havas veran historian valoron: ĉar ĝi estis produktita en la jaro 2005, kiam la CO festis sian 50-jariĝon en Nederlando post translokiĝo el Britio en 1955. Per ĝi eblas kapti la esencon de la laboro de la CO por UEA kaj Esperanto. Krom la ĉefan filmon, esperantistoj povos ĝui ankaŭ la aliajn erojn de la DVD: Konciza bild-historio de la Centra Oficejo, Bild-galerio: “Malferma tago en CO” kaj Malantaŭ la kurteno.

La referenca vendoprezo de la DVD Vizito al la Centra Oficejo estas 9,00 €. Tial ni alvokas ĉiujn subteni la aperigon de tiu materialo en nia kanalo per laŭvola -samvalora aŭ ajna- donaco al UEA. Por scii kiel sendi vian donacon vizitu: uea.org/alighoj/pagmanieroj. Donacinte, bonvolu sendi mesaĝon al financoj@co.uea.org kun averto, ke via kontribuo estas por la “52-a MT”. Ni uzos la kontribuojn por donaci la fizikajn diskojn en la stoko al instruistoj kaj esperantistoj, kiuj povas utiligi tiun materialon! en sia a gado. Nia celo estas per tiu alvoko atingi la minimuman sumon de 330 €. Laŭnoma danko al donacintoj aperos en la revuo Esperanto sub la rubriko “Oficiala informilo” (por aboni la revuon membriĝu en UEA/TEJO).

La Estraro de UEA kore dankas al la eldonejo Espero, kunposedanto de la kopirajto, kiu konsentis pri la disponigo de la enhavo de la DVD, speciale por tiu virtuala MT. La programon eblas sekvi ĉe: eventaservo.org/e/mt52. La disponigo de la filmo havas apartan signifon en tiu periodo, dum kiu provizore ne eblas viziti la Centran Oficejon, kaj estas ankaŭ simbola agnosko de la valora agado de la CO, kiu daŭre laboras por la Asocio kaj la membroj, i.a. bonorde ekspedas revuojn kaj libroservajn mendojn, eĉ se en kelkaj kazoj povas okazi malfruoj pro enlandaj poŝtaj limigoj

Published by:

Esperantistas tendrán Congreso Mundial en Montreal

Entre el 1 y 8 de agosto 2020, esperantistas de todo el mundo participarán en el 105° Congreso Mundial de Esperanto, en la ciudad de Montreal, Canadá. El tema del encuentro mundial será  Naciones Unidas 75 años : Diálogo y la Comprensión Mutua en un Mundo Cambiante. 

Hasta el 30 de diciembre de 2019, ya habían inscritos 748  de 58 países. Si deseas participar en este encuentro mundial, puedes hacerlo aqui

Published by:
administración ĈEJO ĈEspA TEJO UEA

Oportunidad Genial!!!

Estimad@s!!!!

Hemos recibido una buenísima noticia desde UEA y TEJO, consistente en la creación de nuevas categorias específicas para jóvenes, que posibilitará que más jóvenes sean miembros individuales de ambas organizaciones, a un valor significativamente menor, teniendo acceso a los servicios de internet de ellas.
Se trata de las categorias:
BM75%  para menores de 19 años con un valor de aprox. $3.300
BM50% para quienes tienen entre 20 y 25 años con un valor aprox $5.500
BM desde 25 años para arriba para solos servicios digitales, por un valor de $12.000 aprox.
Así mismo, como una forma de incentivar también la incorporación a Juventud Esperantista de Chile, hemos creado una opción más, con un valor un poco más alto, para que puedas de una sola vez ser miembro de UEA/TEJO y de ĈESPA/ĈEJO pagando una única cuota anual
BM75% + Juventud Esperantista = $4.500  ( es decir por $1200 más eres miembro de la Asociación Chilena de Esperanto y de la Juventud Esperantista, además de TEJO y UEA)
BM50% + Juventud Esperantista= $7.000  ( es decir por $ 1500 más eres miembro de ĈESPA/ĈEJO además de UEA/TEJO)
Puedes pagar o imprimir tu cupón de pago en https://esperanto.cl/chespa/pagos/
Atentamente,
Héctor CAMPOS GREZ
Ĉefdelegito de UEA por ĈILIO
Published by:
Ameriko Aplicación Aplikado Congresos Kongresoj Mondo UEA

KOMENCAS LA 9 TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO

Hodiau dimanche 11an de februaro 2018, komencis en Habano, Kubo, la 9a Tutamerika Kongreso de Esperanto, kun la temo ” Lingvoj kaj Kulturoj: Edukado por la Dauripova Evoluo en la Amerikoj” .

La kongreso estas organizata de Kuba Esperanto-Asocio kaj la Amerika Komisiono de UEA.

Dum la semajno okazos prelegojn, kursojn, seminariojn kaj kapabligojn por la partoprenintoj por plibonigi la por-esperantan agandon en Ameriko. Kompreneble oni turismos.

Published by:

TUT-AMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO OKAZOS EN 2018 EN HAVANO

De la 11-a ĝis la 17-a de februaro 2018, Havano gastigos la 9-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto. La kongresa temo estos “Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en La Amerikoj”.

TAKE estas kongreso iniciatita de la Amerika Komisiono de UEA, kreita en 1994, sed la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto, antaŭulo de la nuna TAKE, okazis en julio 1978 en Mariljo, Brazilo, kie kunvenis kvincento da kongresanoj.
Tiamaniere, post tiu unua sukcesa renkontiĝo, la amerika regiono decidis okazigi, principe, ĉiu-trijaran kongreson, sed la realo ne ebligis tion plenumi akurate, tamen, tiel ĝermis forumo por la amerika movado kunordige kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la respektivaj landaj asocioj.
Aliflanke, dum la 90-aj jaroj, Havano fariĝis unu el la plej vizitataj urboj de Kubo kaj de tiam ĉiujare akceptas plurcentmilojn da turistoj el ĉiuj mondopartoj kaj el la tuta lando.
Kiel estas sciate, Kubo kaj Kuba Esperanto-Asocio havas jam longjaran sperton en la organizado de internaciaj eventoj, nome, la 75-a UK en 1990, la 6-a TAKE en 2004, la 95-a UK en 2010 lige kun ILEI-konferencoj, Junularaj Kongresoj kaj Infanaj Kongresetoj, interalie.
Stabila kaj sperta aktivularo kaj novaj generacioj de esperantistoj sin preparas por bonvenigi la internacian kongresanaron, kiu povos propraokule konstati la vivantecon de la kuba movado kaj aparte laboros por plifortigi la regionan komunumon kun ĉiuj bonvolaj homoj pretaj levi la torĉon de Esperanto en la kontinento.
Laŭ la programo provizora oni antaŭvidas prelegojn pri la kongresa temo, seminariojn, fakajn kunsidojn, AMO-seminarion, forumojn, kulturajn spektaklojn, ekskursojn, dum-, antaŭ- kaj postkongresajn.
Kadre de la kongreso okazos la jara renkontiĝo de la kubaj esperantistoj kaj kunsido de la Komitato de KEA, la supera gvidorgano de la Asocio. Ni esperas akcepti 150-200 partoprenantojn. Bonvenon en Havano!
Loka Kongresa Komitato
Retejo de la 9-a TAKE: http://www.esperanto.cult.cu

Published by:
TEJO UEA

Kotiztabelo UEA-ĈEJO 2017

MG ( membro kun gvidilo tra la Esperanto-Movado) CL$3.000
MJ-T (juna membro kun revuoj Esperanto (digitala), kaj Kontakto kaj jarlibro) CL$10.000
MA ( individua membro de UEA, kun revuo Esperanto ĉu papera ĉu digitala, kaj jarlibro) CL$25.000
SA ( simpla abono al revuo Esperanto sen membreco al TEJO/UEA) CL$15.000
Kto ( abono al Kontakto sen membreco al TEJO/UEA) CL$9.200
Por pagi, eblas iri rekte al paĝo de UEA http://uea.org/alighoj/pagmanieroj aŭ al la Peranto en Ĉilio, Hector Campos Grez ĉe la e-poŝto administrado@esperanto.cl
Published by: