Ĉilia Esperanto-Asocio » Blog Archives

Tag Archives: TEJO

administración ĈEJO ĈEspA TEJO UEA

Oportunidad Genial!!!

Estimad@s!!!!

Hemos recibido una buenísima noticia desde UEA y TEJO, consistente en la creación de nuevas categorias específicas para jóvenes, que posibilitará que más jóvenes sean miembros individuales de ambas organizaciones, a un valor significativamente menor, teniendo acceso a los servicios de internet de ellas.
Se trata de las categorias:
BM75%  para menores de 19 años con un valor de aprox. $3.300
BM50% para quienes tienen entre 20 y 25 años con un valor aprox $5.500
BM desde 25 años para arriba para solos servicios digitales, por un valor de $12.000 aprox.
Así mismo, como una forma de incentivar también la incorporación a Juventud Esperantista de Chile, hemos creado una opción más, con un valor un poco más alto, para que puedas de una sola vez ser miembro de UEA/TEJO y de ĈESPA/ĈEJO pagando una única cuota anual
BM75% + Juventud Esperantista = $4.500  ( es decir por $1200 más eres miembro de la Asociación Chilena de Esperanto y de la Juventud Esperantista, además de TEJO y UEA)
BM50% + Juventud Esperantista= $7.000  ( es decir por $ 1500 más eres miembro de ĈESPA/ĈEJO además de UEA/TEJO)
Puedes pagar o imprimir tu cupón de pago en https://esperanto.cl/chespa/pagos/
Atentamente,
Héctor CAMPOS GREZ
Ĉefdelegito de UEA por ĈILIO
Published by:

TUT-AMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO OKAZOS EN 2018 EN HAVANO

De la 11-a ĝis la 17-a de februaro 2018, Havano gastigos la 9-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto. La kongresa temo estos “Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en La Amerikoj”.

TAKE estas kongreso iniciatita de la Amerika Komisiono de UEA, kreita en 1994, sed la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto, antaŭulo de la nuna TAKE, okazis en julio 1978 en Mariljo, Brazilo, kie kunvenis kvincento da kongresanoj.
Tiamaniere, post tiu unua sukcesa renkontiĝo, la amerika regiono decidis okazigi, principe, ĉiu-trijaran kongreson, sed la realo ne ebligis tion plenumi akurate, tamen, tiel ĝermis forumo por la amerika movado kunordige kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la respektivaj landaj asocioj.
Aliflanke, dum la 90-aj jaroj, Havano fariĝis unu el la plej vizitataj urboj de Kubo kaj de tiam ĉiujare akceptas plurcentmilojn da turistoj el ĉiuj mondopartoj kaj el la tuta lando.
Kiel estas sciate, Kubo kaj Kuba Esperanto-Asocio havas jam longjaran sperton en la organizado de internaciaj eventoj, nome, la 75-a UK en 1990, la 6-a TAKE en 2004, la 95-a UK en 2010 lige kun ILEI-konferencoj, Junularaj Kongresoj kaj Infanaj Kongresetoj, interalie.
Stabila kaj sperta aktivularo kaj novaj generacioj de esperantistoj sin preparas por bonvenigi la internacian kongresanaron, kiu povos propraokule konstati la vivantecon de la kuba movado kaj aparte laboros por plifortigi la regionan komunumon kun ĉiuj bonvolaj homoj pretaj levi la torĉon de Esperanto en la kontinento.
Laŭ la programo provizora oni antaŭvidas prelegojn pri la kongresa temo, seminariojn, fakajn kunsidojn, AMO-seminarion, forumojn, kulturajn spektaklojn, ekskursojn, dum-, antaŭ- kaj postkongresajn.
Kadre de la kongreso okazos la jara renkontiĝo de la kubaj esperantistoj kaj kunsido de la Komitato de KEA, la supera gvidorgano de la Asocio. Ni esperas akcepti 150-200 partoprenantojn. Bonvenon en Havano!
Loka Kongresa Komitato
Retejo de la 9-a TAKE: http://www.esperanto.cult.cu

Published by:
TEJO UEA

Kotiztabelo UEA-ĈEJO 2017

MG ( membro kun gvidilo tra la Esperanto-Movado) CL$3.000
MJ-T (juna membro kun revuoj Esperanto (digitala), kaj Kontakto kaj jarlibro) CL$10.000
MA ( individua membro de UEA, kun revuo Esperanto ĉu papera ĉu digitala, kaj jarlibro) CL$25.000
SA ( simpla abono al revuo Esperanto sen membreco al TEJO/UEA) CL$15.000
Kto ( abono al Kontakto sen membreco al TEJO/UEA) CL$9.200
Por pagi, eblas iri rekte al paĝo de UEA http://uea.org/alighoj/pagmanieroj aŭ al la Peranto en Ĉilio, Hector Campos Grez ĉe la e-poŝto administrado@esperanto.cl
Published by: