Ĉilia Esperanto-Asocio » Blog Archives

Tag Archives: Linares

Futbala Matĉo inter Teamoj Mapuĉa kaj Esperanta

 

Sankta Sabato – 15an de aprilo – en la Ŝtata Stadiono de Linareso, okazis la futbal-matĉo inter la mapuĉa kaj esperanta teamoj, organizita de la Sudamerika Konfederacion de Organizaĵoj Ne-FIFA, la Linaresa Komunumo kaj TEFA ( Tutmonda Esperantista Futbala Asocio) . En la Esperanta Teamo partoprenis esperantistoj el Ĉilio, Argenino kaj Brazilo, kiuj vojaĝis speciale por la matĉo. Malgraŭ tio, ke la rezultato ne favoris al la Esperanta Teamo, la sperto kunloĝi kun la partoprenintoj de la mapuĉa kumunumo, ekkoni sian kulturon kaj lingvon, kaj la nunaj kaj malnovaj petoj al la ĉilia Ŝtato, faris de ĉi tiu renkontiĝo ne forgeseblan eventon, kiun ni esperas oni ripetos estontece.

Published by:

Ĵurnalista Konferenco en Linareso

 

Okaze de la amika sporta renkontiĝo inter la Nacia Mapuĉa Selektitaro kaj la Esperanto-Teamo, kadre de la Sudamerika Konfederacio de Organizaĵoj Ne FIFA pri futbalo, oni havis ĵurnalistan konferencon en Linareso. En ĝi partoprenis Vic-prezidanto de SKONFIFA, ĈEspa kaj koncilisto de la Urbestraro de Linares, kie oni diskonigis la celon de tiu ĉi amika renkontiĝo, la celojn de SKONFIFA, bazajn informojn pri Esperanto kaj kiel la kumunumo apogis la eventon. Estis granda ĉeesto de ĵurnalistoj je regiona kaj provinca nivelo, kaj tio permesis konatigi kion Esperanto estas en la regiono de Maŭlo.

Published by: