Ĉilia Esperanto-Asocio » Blog Archives

Tag Archives: aniversario

Esperantistoj festas 39an Datrevenon de ĈEspA

 

La pasinta sabato 27a, geesperantistoj el Santiago de Ĉilio kunvenis por festi la 39an datrevenon de Ĉilia Esperanto-Asocio. En tiu ĉi kunveno ni havis ĝojon disdoni ĉi tiun momenton kun kelkaj esperantistoj el eksterlando, kiuj nun loĝas en Ĉilio; ili venas el Kubo, Venezuelo, Francio kaj Brazilo. Krom gustumi pecon da kuko kaj trinkaĵoj, ni multe babilis Esperante, pri politiko, akĉentoj, kiel fari pli allogaj la kunvenoj kaj eble renkonti sin denove ĉiumonate por ludi, babili kaj praktiki la lingvon. Estis vere gaja momento por ni ĉiuj.

Published by: