Category Archives: Santiago

Esperanto Noticias 2-2018

Boletines revuoj Santiago

Published by:

Renkontiĝo en Santiago

Geedzoj Bodin invitas al kunsido ĉisabate 5 de Aŭgusto, je la 15h. La adreso estas Huerfanos 1400, en la ludsalono. Demandu pri la “sala de juegos”. Kaj se estos necesa enskribiĝi por iu ajn apartamento, la mia estas 815b. Mi atendas vin ĉiujn!? Portu ion por manĝeti kaj trinki. Ankaŭ portu volon partopreni/krei Esperanta Movado en Ĉilio! Ĝis sabate!

 

Published by:

Esperantistoj festas 39an Datrevenon de ĈEspA

 

La pasinta sabato 27a, geesperantistoj el Santiago de Ĉilio kunvenis por festi la 39an datrevenon de Ĉilia Esperanto-Asocio. En tiu ĉi kunveno ni havis ĝojon disdoni ĉi tiun momenton kun kelkaj esperantistoj el eksterlando, kiuj nun loĝas en Ĉilio; ili venas el Kubo, Venezuelo, Francio kaj Brazilo. Krom gustumi pecon da kuko kaj trinkaĵoj, ni multe babilis Esperante, pri politiko, akĉentoj, kiel fari pli allogaj la kunvenoj kaj eble renkonti sin denove ĉiumonate por ludi, babili kaj praktiki la lingvon. Estis vere gaja momento por ni ĉiuj.

Published by:

Esperantistoj de Santiago kunvenis

Je Sabato la 22a de aŭgusto 2016 en la trinkejo de la apartamentaro kie loĝas Manuel San Martín, lokita en Amunátegui 810, Santiago Centro,  kunvenigis kelkaj esperantistoj el Santiago, simpatizantoj kaj komencantoj. En tiu ĉi tago ni havis la viziton de  Joaquin Rosillo el Meksikujo; kaj Volodia Miroshnychenko el Rusio, kiu nun loĝos en Ĉilio. 

Published by:

38an Datrevenon de ĈEspA

ĈEspA Santiago

Ni kunvenos por festi la 38an Datrevenon de Ĉilia Esperanto-Asocio, la 18an de junio 2016, ekde la 15ptm ĉe “la trinkejo” en Amunátegui 810 ( San Pablo/Amunátegui), Santiago Centro. Kunportu iom da mono por luado, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj!!

Published by: