Category Archives: Renkontiĝoj

EVENTOS DUOLINGO Y CURSO

La aplicación Duolingo ha comenzado a invitar en todo el mundo a los Duolingo Events o encuentros Duolingo, por el cual uno o varias personas coordinan una reunión de interesados en alguno de los idiomas que se pueden aprender por medio de esta aplicación para teléfonos móviles. El esperanto es uno de esos idiomas.

Duolingo a petición de los interesados designa a un “embajador” que tras una entrevista virtual con alguien de la oficina central de la aplicación, se permite iniciar la gestión de un encuentro de los interesados en un idioma determinado. Duolingo por su parte, avisa a todos los interesados en ese idioma en la ciudad indicada, invitándolos a participar en el evento.

Cada mes se desarrolla un tema distinto para todos los idiomas, lo que permite hacer “intercambios lingüisticos” por ejemplo alemán-chino, que permite conocer el mismo tema, en ambos idiomas.

El sábado 30 de marzo a las 17 hrs en Santiago tendremos el cuarto encuentro de Esperanto, y puedes revisar la convocatoria en esta página.

Si ya tienes una cuenta en duolingo, y estás estudiando Esperanto, comparte tus avances incluyendo el código CXSDJY, donde ingresarás al grupo de personas en Chile que aprenden Esperanto por duolingo, y un tutor te enviará desafíos semanales para mejorar tu aprendizaje del idioma. Si aún no tienes una cuenta en duolingo, simplemente ingresa por este link https://www.duolingo.com/o/cxsdjy que te permitirá crear tu cuenta e ingresar al grupo

Published by:

Ĉu vi pretas por tendumi?

Inter la 15an kaj la 17an de februaro, okazos la 10a versio de nia Somera Esperanto-Tendaro, kiel kutime ĉe la campo escuela callejones, komunumo de Graneros, Regiono de O’Higgins.

La tendumado estas direktata ĉu por novuloj ĉu por progresantoj en la Internacia Lingvo, kaj la sistemo estas kiel kutima tendumado kun atelieroj kaj kunvivado inter la partoprenantoj.

Pliaj detaloj vi povas trafi  ĉi tie.

Ni renkontos en la tendumado!!!

Published by:

RENKONTIĜO EN SANTIAGO

Encuentros Renkontiĝoj

Saluton al ĉiuj!
Ni havos renkontiĝon la 25an de julio 2018, je la 19:15 h. ĉe Slow Mall Espacio M, en la lasta etaĝo. Tie kunvenos geesperantistoj kaj interesatoj en la internacia lingvo, por konatiĝi, renkontiĝi, babili, lerni kaj praktiki la internacian lingvon Esperanton.
Via Esperanta nivelo ne gravas, ĉiuj homoj estas bonvenaj! =)

Pliaj detaloj: http://meetu.ps/e/Fzwgv/j5DCn/f

Published by:

Esperantista Pikniko en Santiago

Aplicación Aplikado ĈEJO ĈEspA Encuentros Renkontiĝoj

Ĉi tiu sabato 3an de marto 2018a, okazos pikniko ĉe Parque Forestal ( Metro Bellas Artes, Santiago Centro) kie kunvenos geesperantistoj kaj interesatoj en la internacia lingvo, por konatiĝi, renkontiĝi, babili, lerni kaj praktiki la internacian lingvon Esperanton.  Ni renkontiĝos ekster la Muzeo pri Nuntempaj (Museo de Arte Contemporáneo) proksime de la metrostacio  Bellas Artes,  flanko okcidenta, irante al strato Patronato), por piknikumi ĉe Parque Forestal. Ĉiuj  estas bonventaj, ne gravas via  nivelo de lingvoscio ( eĉ se vi tute ne parolas Esperanton!).  Kion oni devas kunporti?  Viajn plej ŝatatajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn!

Published by:

Venu al Somera Tendaro 2018a!!!

Ekde la pasinta lundo, eblas aliĝi al la Somera Esperanto-Tendaro 2018a, okazonta inter la 16 kaj 18 an de februaro de 2018 ĉe la skolta tendumejo Callejones, komunumo de Graneros, Regiono de O’higgins.

Eblas tendumi aŭ dormi en kabanoj; ĉi lastaj oni devas rezervi ĝis la 10 de februaro 2018 antaŭpagante tion.

Ni petas ĉiujn interesulojn aliĝi antaŭ la limdato  (10 de februaro 2018) ĉar oni bezonas pretigi la manterialojn kaj DVD-ojn kiuj oni donos al la partoprenontoj; post tiu limdato oni ne povos sekurigi ili.

Pliaj informoj ĉe la paĝo de la tendumado.

 

Published by: