Category Archives: Mondo

Forpasis Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof (1925-2019)

La 9-an de oktobro forpasis en Parizo la pola inĝeniero Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Laŭ lia filino, Margaret Zaleski-Zamenhof, la entombiga ceremonio okazos en tiu sama urbo, en familia rondo. Oni ne koniĝis la morto-kaŭzon.

Ludwik Krzysztof Zamenhof estis lia reala nomo. Li naskiĝis la 23-an de januaro 1925. Liaj gepatroj estis Adamo kaj Wanda Zamenhof. Lia avo estis L.L. Zamenhof. Por la esperantistoj li estis nur “La Nepo”. Tio sufiĉis.

La patrino, Wanda, kaj li estis la nuraj membroj de la familio Zamenhof, kiuj supervivis la Duan Mondmiliton. Tion li sukcesis, ĉar li uzis falsan dokumenton, en kiuj aperis la nomo Krzysztof Zaleski. De tiam li alprenis tiun kvazaŭan familian nomon.

En 1959 Doktoro Zaleski-Zamenhof translokiĝis al Francujo, loĝante en Parizo. Tie li daŭrigis sian profesian karieron, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Li instruis Inĝenieradon en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Fine de la 1950-a jardeko li eĉ partoprenis la konstruadon de Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo.

Ankoraŭ juna li engaĝiĝis en la Esperanta movado. Plurajn universalajn kongresojn li partoprenis. La lasta estis en Lillo, en la jaro 2015-a. Tiam li transdonis sian taskon reprezenti la familion Zamenhof al la filinoj Hanna Zaruski-Zamenhof kaj Margaret Zaleski-Zamenhof.

Lian historion rakontas la libro “La strato Zamenhof”, verkita de la pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński. Tiu verko estis tradukita en plurajn lingvojn. Tio atestas la riĉecon de lia vivo kaj ĝia graveco por la esperantista komunumo tra la mondo.

el Esperanto Ilustrita

Published by:

Skoltoj malkovras Esperanton

Inter la 13an kaj 20an de Januaro 2019, Skolta Esperanto-Ligo en Ĉilio prezentis Esperanton al aventurskoltoj en Pikarkin’, okaze de la tutlanda renkontiĝo “Aventura Nacional”. Oni disdonis pli ol 1000 fugfoliojn kaj ĉ.1200 gejunuloj partoprenis en la prezentadoj, kiujn dum 6 tagoj oni donis 8 aŭ 9 fojojn sub forta varmo kiel kutime okazas en Hacienda Picarquín. Ni kontentas pri la afero, ĉar 99% el la gejunuloj tute ne sciis pri kio temas Esperanto! Do, almenaŭ ili jam scias. Iam ni rikoltos, sed oni devos daŭrigi la laboron en tiu ĉi junulara organizo.

Published by:

KOMENCAS LA 9 TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO

Ameriko Aplicación Aplikado Congresos Kongresoj Mondo UEA

Hodiau dimanche 11an de februaro 2018, komencis en Habano, Kubo, la 9a Tutamerika Kongreso de Esperanto, kun la temo ” Lingvoj kaj Kulturoj: Edukado por la Dauripova Evoluo en la Amerikoj” .

La kongreso estas organizata de Kuba Esperanto-Asocio kaj la Amerika Komisiono de UEA.

Dum la semajno okazos prelegojn, kursojn, seminariojn kaj kapabligojn por la partoprenintoj por plibonigi la por-esperantan agandon en Ameriko. Kompreneble oni turismos.

Published by: