Category Archives: Interkulturo

Juna Amiko – la revuo por komencantoj

Por lerni lingvon, taŭgas havi bonegajn materialojn en ĉiuj niveloj eblaj. Ene de la Esperanta Movado la plej elstara revuo estas la revuo “Juna Amiko” eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Oni povas elŝuti 150 erojn  ĉi-tie. Vi povas aboni ankaŭ en Ĉilio kaj la prezo estas  $10.600 jare, por kvar numeroj; kaj se pliaj personoj aliĝas en la sama urbo la prezo estos  $9.700 po persono. La prezo inkluzivas la sendoj kaj administraj kostoj, kaj eblas pagi per flow, en la ligo malsupre per diversaj metodoj.


Published by:

Futbala Matĉo inter Teamoj Mapuĉa kaj Esperanta

 

Sankta Sabato – 15an de aprilo – en la Ŝtata Stadiono de Linareso, okazis la futbal-matĉo inter la mapuĉa kaj esperanta teamoj, organizita de la Sudamerika Konfederacion de Organizaĵoj Ne-FIFA, la Linaresa Komunumo kaj TEFA ( Tutmonda Esperantista Futbala Asocio) . En la Esperanta Teamo partoprenis esperantistoj el Ĉilio, Argenino kaj Brazilo, kiuj vojaĝis speciale por la matĉo. Malgraŭ tio, ke la rezultato ne favoris al la Esperanta Teamo, la sperto kunloĝi kun la partoprenintoj de la mapuĉa kumunumo, ekkoni sian kulturon kaj lingvon, kaj la nunaj kaj malnovaj petoj al la ĉilia Ŝtato, faris de ĉi tiu renkontiĝo ne forgeseblan eventon, kiun ni esperas oni ripetos estontece.

Published by: