Category Archives: Campamento

Ĉu vi pretas por tendumi?

Inter la 15an kaj la 17an de februaro, okazos la 10a versio de nia Somera Esperanto-Tendaro, kiel kutime ĉe la campo escuela callejones, komunumo de Graneros, Regiono de O’Higgins.

La tendumado estas direktata ĉu por novuloj ĉu por progresantoj en la Internacia Lingvo, kaj la sistemo estas kiel kutima tendumado kun atelieroj kaj kunvivado inter la partoprenantoj.

Pliaj detaloj vi povas trafi  ĉi tie.

Ni renkontos en la tendumado!!!

Published by:

Venu al Somera Tendaro 2018a!!!

Ekde la pasinta lundo, eblas aliĝi al la Somera Esperanto-Tendaro 2018a, okazonta inter la 16 kaj 18 an de februaro de 2018 ĉe la skolta tendumejo Callejones, komunumo de Graneros, Regiono de O’higgins.

Eblas tendumi aŭ dormi en kabanoj; ĉi lastaj oni devas rezervi ĝis la 10 de februaro 2018 antaŭpagante tion.

Ni petas ĉiujn interesulojn aliĝi antaŭ la limdato  (10 de februaro 2018) ĉar oni bezonas pretigi la manterialojn kaj DVD-ojn kiuj oni donos al la partoprenontoj; post tiu limdato oni ne povos sekurigi ili.

Pliaj informoj ĉe la paĝo de la tendumado.

 

Published by:

Sukcesa Somera Tendaro 2016a

Inter la 19a kaj 21a de februaro 2016, okazis la 6a versio de nia jam tradicia Somera Esperanto-Tendaro. Ĝin partoprenis 17 homoj, el kiuj 15 estis el Ĉilio, kaj geedzoj el Ŝanĝhajo, Ĉinio, kiuj rekte flugis al Ĉilio nur unu tago antaŭ la tendaro. La partopreno de Chao kaj Anĝelino loĝos en Ĉilio por studi la hispanan lingvon, sed helpis al niaj novuloj kaj esperantistoj, kiuj neniam antaŭe havis ŝancon praktiki Esperanton kun eksterlandanoj, tuj babili Esperanton post kelkaj lecionoj kaj almenaŭ scii bazajn informojn de la partoprenintoj.
Ni uzis taŭgan salonon por la malfermo kaj kursoj, malgraŭ tio ke ĝi ne havis klimatizilon. Pikarkin’ estas grandega, varmega kaj humida loko, sed ni ĝuis la etoson, kaj ĝis nun la plej mojosan esperantan eventon someran  iam organizita en Ĉilio kaj invitas aliajn partopreni en la 7a versio venontjare.
Jen la fotaro

Published by: