Category Archives: Aplicación

Esperanto kaj la Internacia Leter-semajno

Ivan Mattig Catalan,  fakdelegitopri filatelio de UEA (www.uea.org), en Santiago de Ĉilio, ĝoje invitas vin al la ekspozicio pri “LETEROJ EL LA MONDO” okaze de la Internacia Semanjo de Leteroj, starigita de la Universala Poŝta Unuiĝo, fakasocio de Unuiĝintaj Nacioj.
 
La ekspozicio konsitas el leteroj el la 5 kontinentoj, kaj 93 landoj kaj ĉirkaŭ 250 eroj, kiujn Ivan Mättig kolektis dum multaj jaroj. Ĉiuj ili estas skribitaj en la Internacia Lingvo Esperanto.
 
La evento okazos ĉe la Kultura Domo el Kilikuro, O`Higgins 281, kaj estos funkcianta ekde la 30an de Septembro ĝis la 5a de Oktobro inter la 10:00 atm ĝis 14:00 ptm kaj  15:30 ptm ĝis 17:00 ptm.
 
La oficiala mafermo kun municipaj aŭtoritatuloj estos jaŭde la 3an de oktobro  je la 18 ptm . Kontaktelefono ĉe la,C. Cultural 22 627 83 49; kaj kun  I.Mättig, 22 607 92 57.
Via partopreno estos daŭre apreciata.
Published by:

EVENTOS DUOLINGO Y CURSO

La aplicación Duolingo ha comenzado a invitar en todo el mundo a los Duolingo Events o encuentros Duolingo, por el cual uno o varias personas coordinan una reunión de interesados en alguno de los idiomas que se pueden aprender por medio de esta aplicación para teléfonos móviles. El esperanto es uno de esos idiomas.

Duolingo a petición de los interesados designa a un “embajador” que tras una entrevista virtual con alguien de la oficina central de la aplicación, se permite iniciar la gestión de un encuentro de los interesados en un idioma determinado. Duolingo por su parte, avisa a todos los interesados en ese idioma en la ciudad indicada, invitándolos a participar en el evento.

Cada mes se desarrolla un tema distinto para todos los idiomas, lo que permite hacer “intercambios lingüisticos” por ejemplo alemán-chino, que permite conocer el mismo tema, en ambos idiomas.

El sábado 30 de marzo a las 17 hrs en Santiago tendremos el cuarto encuentro de Esperanto, y puedes revisar la convocatoria en esta página.

Si ya tienes una cuenta en duolingo, y estás estudiando Esperanto, comparte tus avances incluyendo el código CXSDJY, donde ingresarás al grupo de personas en Chile que aprenden Esperanto por duolingo, y un tutor te enviará desafíos semanales para mejorar tu aprendizaje del idioma. Si aún no tienes una cuenta en duolingo, simplemente ingresa por este link https://www.duolingo.com/o/cxsdjy que te permitirá crear tu cuenta e ingresar al grupo

Published by:

Skoltoj malkovras Esperanton

Inter la 13an kaj 20an de Januaro 2019, Skolta Esperanto-Ligo en Ĉilio prezentis Esperanton al aventurskoltoj en Pikarkin’, okaze de la tutlanda renkontiĝo “Aventura Nacional”. Oni disdonis pli ol 1000 fugfoliojn kaj ĉ.1200 gejunuloj partoprenis en la prezentadoj, kiujn dum 6 tagoj oni donis 8 aŭ 9 fojojn sub forta varmo kiel kutime okazas en Hacienda Picarquín. Ni kontentas pri la afero, ĉar 99% el la gejunuloj tute ne sciis pri kio temas Esperanto! Do, almenaŭ ili jam scias. Iam ni rikoltos, sed oni devos daŭrigi la laboron en tiu ĉi junulara organizo.

Published by:

Zamenhof Tago kaj Duolingo

Ĉijare la Zamenhofan Tagon estis rememorigita per kunveno kun kelkaj lernantoj de Esperanto de la apo Duolingo.

Ne multaj venis al renkontiĝo sed sufiĉe bona kvanto kiu permesis al ni iomete ludi kaj longe babili. Ĉeestis Manuel San Martín kaj Francisco Conejera jam malnovaj esperantistoj, kaj du novaj Dusan Juretic kaj la ĵus alveninto Brett el Usono. Por li estis ŝanco por praktiki Esperanto ĉar li antaŭe neniam parolis ĝin post lernado en duolingo kaj lernu.net.  Kaj li vere surprizis nin ĉar lia nivelo estas bonega, mankas vortojn sed li povas tre bone sin esprimi en Esperanto.

Oni esperas ke por la venonta renkontiĝo de duolinganoj, kiuj lernas Esperanto, venu multe pli da homoj.

Published by:

Esperantista Pikniko en Santiago

Aplicación Aplikado ĈEJO ĈEspA Encuentros Renkontiĝoj

Ĉi tiu sabato 3an de marto 2018a, okazos pikniko ĉe Parque Forestal ( Metro Bellas Artes, Santiago Centro) kie kunvenos geesperantistoj kaj interesatoj en la internacia lingvo, por konatiĝi, renkontiĝi, babili, lerni kaj praktiki la internacian lingvon Esperanton.  Ni renkontiĝos ekster la Muzeo pri Nuntempaj (Museo de Arte Contemporáneo) proksime de la metrostacio  Bellas Artes,  flanko okcidenta, irante al strato Patronato), por piknikumi ĉe Parque Forestal. Ĉiuj  estas bonventaj, ne gravas via  nivelo de lingvoscio ( eĉ se vi tute ne parolas Esperanton!).  Kion oni devas kunporti?  Viajn plej ŝatatajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn!

Published by:

KOMENCAS LA 9 TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO

Ameriko Aplicación Aplikado Congresos Kongresoj Mondo UEA

Hodiau dimanche 11an de februaro 2018, komencis en Habano, Kubo, la 9a Tutamerika Kongreso de Esperanto, kun la temo ” Lingvoj kaj Kulturoj: Edukado por la Dauripova Evoluo en la Amerikoj” .

La kongreso estas organizata de Kuba Esperanto-Asocio kaj la Amerika Komisiono de UEA.

Dum la semajno okazos prelegojn, kursojn, seminariojn kaj kapabligojn por la partoprenintoj por plibonigi la por-esperantan agandon en Ameriko. Kompreneble oni turismos.

Published by:

Venu al Somera Tendaro 2018a!!!

Ekde la pasinta lundo, eblas aliĝi al la Somera Esperanto-Tendaro 2018a, okazonta inter la 16 kaj 18 an de februaro de 2018 ĉe la skolta tendumejo Callejones, komunumo de Graneros, Regiono de O’higgins.

Eblas tendumi aŭ dormi en kabanoj; ĉi lastaj oni devas rezervi ĝis la 10 de februaro 2018 antaŭpagante tion.

Ni petas ĉiujn interesulojn aliĝi antaŭ la limdato  (10 de februaro 2018) ĉar oni bezonas pretigi la manterialojn kaj DVD-ojn kiuj oni donos al la partoprenontoj; post tiu limdato oni ne povos sekurigi ili.

Pliaj informoj ĉe la paĝo de la tendumado.

 

Published by: