Tags:

MONDAFESTO KOMENCAS MORGAŬ

Comment

TEJO UEA
mondafesto

La 20-an de junio 2020, 08:00 AM en Ĉilio, okazos la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), nomata Somera Inaŭguro. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin laŭ la suba programo kaj per la jenaj rimedoj: rekte en la retejo MondaFest.net kaj en la spacoj de UEA ĉe Facebook kaj YouTube.

20-a de junio 2020 – 12:00 UTC ( 8 AM en ĈILIO)

  • Muzika antaŭludo: Fransoazo Oazo kaj Kriztoff
  • Inaŭgura Festparolado: Duncan Charters, Prezidanto de UEA
  • Parolado nome de familio Zamenhof: Margaret Zaleski-Zamenhof
  • 1-a Muzika interludo: jOmO
  • Festivala temo: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”
    • Inaŭgura Parolado de la Temo: Humphrey Tonkin
    • Mesaĝo pri la Temo, nome de UEA: Sara Spanò
    • Mesaĝo pri la Temo, nome de TEJO: Rakoen Maertens
    • Salutmesaĝo de UN: Fabrizio Hochschild, Suba Ĝenerala Sekretario de UN
  • Mesaĝo de Espero, “Ĉio iros bone”: LKK de Montrealo
  • 2-a Muzika interludo: Manno Montanna
  • Fermaj vortoj de la Inaŭguro: Orlando Raola, Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj
  • Muzika postludo: Joel Muhire / Amira Chun.

La programo estas planita por daŭri ĉirkaŭ du horoj. Pli pri la Festivalo oni povas legi ĉe mondafest.net kaj Eventa Servo. Pri la emblemo de MondaFest’ 2020, kiu reprezentas la spiriton de la Festivalo, eblas legi ĉe Revuo Esperanto.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.