Zamenhof Tago kaj Duolingo

Comment

Aplicación Aplikado

Ĉijare la Zamenhofan Tagon estis rememorigita per kunveno kun kelkaj lernantoj de Esperanto de la apo Duolingo.

Ne multaj venis al renkontiĝo sed sufiĉe bona kvanto kiu permesis al ni iomete ludi kaj longe babili. Ĉeestis Manuel San Martín kaj Francisco Conejera jam malnovaj esperantistoj, kaj du novaj Dusan Juretic kaj la ĵus alveninto Brett el Usono. Por li estis ŝanco por praktiki Esperanto ĉar li antaŭe neniam parolis ĝin post lernado en duolingo kaj lernu.net.  Kaj li vere surprizis nin ĉar lia nivelo estas bonega, mankas vortojn sed li povas tre bone sin esprimi en Esperanto.

Oni esperas ke por la venonta renkontiĝo de duolinganoj, kiuj lernas Esperanto, venu multe pli da homoj.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.