Ĉilia Esperanto-Asocio » 2018-03-02

Daily Archives: 2018-03-02

Aplicación Aplikado ĈEJO ĈEspA Encuentros Renkontiĝoj

Esperantista Pikniko en Santiago

Ĉi tiu sabato 3an de marto 2018a, okazos pikniko ĉe Parque Forestal ( Metro Bellas Artes, Santiago Centro) kie kunvenos geesperantistoj kaj interesatoj en la internacia lingvo, por konatiĝi, renkontiĝi, babili, lerni kaj praktiki la internacian lingvon Esperanton.  Ni renkontiĝos ekster la Muzeo pri Nuntempaj (Museo de Arte Contemporáneo) proksime de la metrostacio  Bellas Artes,  flanko okcidenta, irante al strato Patronato), por piknikumi ĉe Parque Forestal. Ĉiuj  estas bonventaj, ne gravas via  nivelo de lingvoscio ( eĉ se vi tute ne parolas Esperanton!).  Kion oni devas kunporti?  Viajn plej ŝatatajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn!

Published by: