ĈEJOĈEspArenkontiĝojTEJOUEA

Montevideo 1954-2024 : 70 jaroj de Kunlaboro UNESKO-ESPERANTO

La 10an de decembro 2024, en la urbo Montevideo, Urugvajo, en instalaĵoj de la urugvaja parlamentejo, oni rememoris la 70 jariĝojn de la rezolucio , per kiu la Ĝenerala Asembeo de UNESKO, sugestas al la ŝtatoj membroj, la enkondukon de la internacia lingvo Esperanto je ĉiuj edukaj niveloj. La konferenco okazinta la 10an de decembro 2024 havis kiel centra temo “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj da kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj”

Dum la okazaĵo kun la helpo de urugvajaj parlamentanoj, reprezentantoj de Unesko en Urugvajo, kaj Esperantistoj de Kolombio, Ĉilio, Argentino, Urugvajo, Brazilo, Italio, Kanado, Sud -Koreio, kaj Francio, plus aliaj ĉeestantoj per zoom-konekto, oni raportis pri la maniero , kiel ĉi tiu rezolucio estis reviziita kaj atingita, kaj kiel povi instigi al la ŝtatoj plenumi ĝin. Prelego pri la lingva problemo en la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj estis prezentita kaj kiel Esperanto povus helpi solvi ĝin reduktante la enorman elspezon, kiu estas farita en ĉi tiuj internaciaj kazoj, montrate ankaŭ efikajn ekzemplojn de la apliko de Esperanto en la laboro de UNESKO, per la samtempa traduko fare de esperantistoj el la angla kaj franca dum kelkaj Ĝeneralaj Kunvenoj de UNESKO.

Post la konferenco, la esperantistoj faris viziton al interesaj kaj turismaj lokoj en Montevideo, renkontiĝo kun rostita viando urugvaja stile kaj ĉe trinkeja nokto en la centra parto de la urbo kun la prezento de la argentina kantisto loĝanta en Brazilo, Alejandro Cosabella.

Grava afero estis la partopreno de junuloj Esperanto-parolantoj, ambaŭ spertoj kaj komencantoj, kaj denaskuloj, kio ebligas certigi la estontecon de la lingvo en tiu ĉi parto de la mondo.