TEJO

Akademio por Aktivuloj

La  Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kreis sekcion en sia institucia retejo dediĉita al preparo de junuloj, kiuj deziras dediĉi sin al aktivado por Esperanto, tio estas, esti aktivulo kaj labori por Esperanto kaj Esperanto-Movado, kaj por tio ĝi havas ĉi tiun interretan trejnadon.

En la retejo vi trovos kursojn (kandidatiĝo por subvencioj, teamlaboro, negocado, ktp), diversajn materialojn kiel informajn broŝurojn, kaj aliajn dokumentojn, materialojn por disvolvado de projektoj, kaj artikolojn pri diversaj temoj. Partoprenu ĉi tiun akademion por ke vi pli bone kontribuu al la Ĉilia kaj internacia Esperanto-Movado.

Plej bone, ĝi estas senpaga!!!!