Deklaracio de ĈEspA pri la lastaj okazintaĵoj en Ĉilio

Ĉilia Esperanto-Asocio esprimas sian fortan esperon ke baldaŭ la nialanda popolo, per paca dialogo kun ĝiaj politikaj kaj sociaj gvidantoj sukcesos establi la necesan itineron, cele al nova socia pakto, pli inkluziva kaj justa, kun vere funkcianta demokratio multe pli efika, partopren-stimula kaj reprezenta ol ĝis nun, tiel ke nia kara patrujo plu iru antaŭen al la disvolviĝo kiun nia komunumo de kuncivitanoj meritas.

Leave a Reply