Venos baldaŭ Somera Tendaro
Inter la 17-a kaj la 19-a de februaro 2017 okazos la 7-a versio de la Esperanta Somera Tendaro. Ĉi-foje en Campo Escuela Callejones (Graneroj) en tuta tendaro, do preparu vian tornistron, dorsosakon, tendon kaj aliajn por ĝui la tendaron. Ne forgesu lanternojn, fornojn, lampojn, ktp. Callejones estas varma dum la tago sed posttagmeze estas kutime malvarmeta, do veŝto estas konsilinda.
La taksita kosto por la restado estas $4,500 po persono tage, kiu inkluzivas la eblecon uzi la naĝejon kaj banĉambrojn. La interesiĝantoj devas prepari siajn proprajn manĝojn, do necesas registriĝi por organizi grupojn kaj kontribuojn por prepari la menuon!
NE NECESAS KONNI ESPERANTO!!! NI INSTRUAS VIN DUM LA TENDARO