E-planedo

Syndicate content
e-planedo - http://e-planedo.kerno.org/
Updated: 1 week 1 hour ago

Haveno Mediteranea: Pri la elektronika eldonado en Esperanto.

4 March, 2010 - 20:24
Ekestis debato pri elektronika eldonado en iPernity. Tiu ĉi estas mia kontribuo:

La vera prezo de tiuj elektronikaj libroj estos nul eŭroj, pro tio ke la aĉetanto preskaŭ certe resendos la libron al aliaj legantoj kiuj ne pagos. La suno leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidente. Ne eblas ŝanĝi tion. Same, ne eblas ŝanĝi la regulojn de la elektronika ekonomio. Do, ni agu agnoskante realon.

Mi proponos manieron vendi elektronikajn librojn, sed antaŭe ni rigardu ekzemplon. Vikipedio estas projekto elektronika tre ŝatata de esperantistoj, kiuj ne pagas kaj ne estas pagataj por verki kaj legi ĝin. Tamen estas multekoste publikigi tian retejon. Do, kiel faras la Vikimedia Fonduso? Simple, ĉiujare la fonduso anoncas al la uzantoj ke la retejo bezonas monon kaj specifas la kvanton bezonatan por funkciadi dum jaro. Tiam, la uzantoj kiuj deziras helpi la projekton, sendas monon. Ĉiu homo laŭ siaj eblecoj. Kaj la retejo montras kiom da mono estis jam ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Tiel, la progresindikilo motivigas la homojn donaci pli da mono.

Do, mi farus ion similan por la libroj. FEL anoncu kiom kostas eldoni ĉiu unuopa libro, ekzemple, 1000 eŭroj, kaj samtempe indiku kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas por atingi la celon. Ĉiu leganto elektu la prezon, el nul ĝis infinito. La plimulto elektos ne pagi, tamen kelkaj donacos iom. Kelkaj 10, kelkaj 20 kaj eĉ eble, unuopulo pagos 500 eŭrojn. Kiam la celo estos atingita, eblos ankoraŭ sendi monon por la libro, tiu mono estos donacita al la aŭtoro.

Pere de tiu sistemo, FEL povus eldoni librojn, la legantoj povus helpi kaj senti sin kiel mecenato, ne kiel aĉetantoj aŭ konsumantoj, la malriĉaj esperantistoj havus aliron al la esperanta kulturo kaj eĉ kelkaj verkantoj ricevus iom da mono.

Forgesu la regulojn de la papera mondo, nur tiel eblos vigligi la esperantan kulturon en elektronika medio.

Haveno Mediteranea: Ne uzu iPhonon

4 March, 2010 - 20:24
Kalle blogis pri la iPhono kaj mi komentis pri ĝiaj stultaj lingvaj limoj. Jen la komento:

Por helpi la tajpadon, la iPhonon havas vortaran helpilon kiu aŭtomate korektas la mistajpojn. Ĉiu klavaro havas sian vortaron, kaj ne eblas elekti alian. Tamen, eblas ŝalti la helpilon. Do, se mi ŝaltas la helpilon, mi povas skribi katalune, tamen pli malrapide ol se mi skribus angle/france/hispane/ktp kun la helpilo, kiu estas ligita al la klavaro.

Solvi tion estus tre facile, nur bezonas krei statistikan lingvan modelon. Mi ja konas multajn homojn kiuj farus tion senpage. Sed pro mensa mallarĝeco, Apple ne permesas nin plibonigi niajn poŝtelefonojn, ĉar en la Applea mondo, Jobs estas dio kiu decidas kio farindas, kaj, kompreneble, tiu malmojosa kataluna lingvo ne meritas esti uzata en tiom luksa kaj bele dizajnita poŝtelefono.

Pro tio, kiam aro da ŝtelistoj atakis min kaj forprenis mian iPhonon, mi ne reaĉetis Appleaĵon. Se mia lingvo ne meritas esti unuaranga en la iPhono, Apple ne meritas mian monon.

Luis Restrepo: Lingvaj nuancoj: adjektivo antaŭe aŭ poste

4 March, 2010 - 20:24

Okaze de la libro-tradukado [2],[1], mi rimarkas pli lingvajn aferojn kaj nuancojn pri kiuj mi ne multe pripensis.
Nun mi pritraktas jenan aferon: Nuanco de frazo en Esperanto kiam la ordo estas SUBSTANTIVO + ADJEKTIVO, kompare kun kiam la ordo estas ADJEKTIVO + SUBSTANTIVO.
Foje oni preferas unu ordon aŭ la alian, ĉefe pro kutimo, pro bonsoneco, aŭ imitante la ordon en iu "natura" lingvo, sed oni ofte ne pensas pri efiko sur la signifnuancon, krom -eble- emfazo de la adjektivo kiam ĝi aperas post la substantivo (kompare al kiam ĝi aperas antaŭe).

Mi pensas ke simile ni agas en la Hispana, tamen, mi rimarkas sencdiferencon, ekzemple inter jenaj hispanlingvaj frazoj:
A- "Verificamos si nuestras tropas estuvieron allí"
B- "Verificamos si tropas nuestras estuvieron allí"

En Esperanto la respektivaj frazoj estas:
A'- "Ni kontrolis ĉu niaj trupoj estis tie"
B'- "Ni kontrolis ĉu trupoj niaj estis tie"

Mi kiel parolanto de la hispana (kolombia hispana) perceptas jenan sencdiferencon: La frazo A per nuestras tropas ŝajnas temi pri: (ĉiuj) niaj trupoj [iel tuteca]; dum la frazo B per tropas nuestras ŝajnas temi pri: (kelkaj el) niaj trupoj; aŭ kvazaŭ se estus: trupoj (el (tiuj)) niaj.

Ĉu samaj nuancoj ekzistas en Esperanto inter A' kaj B'? kaj kion pri aliaj lingvoj?

Akvosfero: birdkantoj plenas

4 March, 2010 - 20:24

    birdkantoj plenas —
    inter ili kviete
    la blua birdo

Mojose: Roĝer Borĝes

4 March, 2010 - 20:24


Akvosfero: plena de faltoj

4 March, 2010 - 20:24

    plena de faltoj
    mano ricevas certe
    la mortateston

Mojose: leono

4 March, 2010 - 20:24


Mojose: veturilo

4 March, 2010 - 20:24


diVERse: Unuaj spertoj de iPhone, kun eĥoŝanĝo

4 March, 2010 - 20:24

En la redakcio kie mi laboras oni nun forigas preskaŭ ĉiujn fiksajn telefonojn. Anstataŭe ni ricevis poŝtelefonojn de la marko iPhone. Tre utila kaj amuza aĵo - hodiaŭ dum la lunĉo nekutime multaj kolegoj anstataŭ diskuti unu kun la alia fingrumis siajn novajn ludilojn. Ankaŭ mi, cetere.

iPhone kun la senpaga programeto Stanza bonege funkcias por legi librojn en plej diversaj lingvoj. Transmeti la librojn al la telefono plej facile kaj senprobleme fareblas per la libera programo Calibre. Rusaj, ĉinaj, arabaj kaj plej diversaj aliaj literoj, inkluzive de esperantaj ĉapelitaj, bele videblas sur la ekrano.

Tamen estas grava manko: dume ne eblas mem difini klavaron, kaj neniu el la prete haveblaj klavaroj enhavas esperantajn literojn. Provizora solvo kiun mi provis aspektas jene: el la programeto (aplikaĵo?) UnicodeLab, kiu montras pli-malpli ĉiujn imageblajn unikodajn signojn, mi kopiis al mia listo de preferataj signoj en la programeto Unicode la esperantajn ĉapelitajn literojn.

Tiel eblas tajpi preskaŭ normale, tamen la tajpofenestro estas tre malgranda, do la maniero estas maloportuna por pli longaj tekstoj. Post tajpado necesas kopii la tekston, kaj poste englui ĝin en la deziratan lokon, kio same estas ne tre oportuna.

Verŝajne esperantistoj ne estas la solaj uzantoj de iPhone, kiuj spertas problemojn pri enigo de nekutimaj literoj kaj signoj. Eble indus, ke oni sin turnu al Apple kaj petu enkondukon de aldona klavaro “vastigita latina”, kun la ebleco enigi pli grandan aron da latinaj literoj, ne nur la esperantajn, sed ankaŭ literojn de aliaj negrandaj lingvoj, kies enigo nun malfacilas - ekzemple la kimra ŵ ja troveblas, sed nur se oni komprenas, ke por tio necesas ŝalti la britan klavaron, aliaj latinliteraj ne taŭgas.

Akvosfero: Provskribo per iFono

4 March, 2010 - 20:24

Nun mi skribas chi tiun linion per iFono (iPhone). Eble nur malofte mi uzos iFonon por mia blogado.

Akvosfero: cinabroruĝo

4 March, 2010 - 20:24

    cinabroruĝo
    stampite ĵus malseka —
    printempa tondro

Beĉjo: Niaj ĉiliaj amikoj

4 March, 2010 - 20:24
La pasinta semajnfino la terura novaĵo venis pri tertremo en Ĉilio. Inter niaj ĉiliaj amikoj mi nur konas s-ro José Antonio Vergara kaj estis ege ĝojiga aŭdi, ke li kaj liaj proksimuloj fartas bone. Dankon kara Steven pro informi nin. Mi renkontis José dum TutAmerika Kongreso Esperantista (TAKE) en Montrealo. Niaj ĉiliaj amikoj mi deziras sanon kaj bonfarton de ĉiuj el vi. Bonvole akceptu mian la plej sinceran simpation kaj bedaŭron pro morto de viaj samlandanoj okaze de tertremo.

Tonyo: Alia maniero aperi en gazetaro

4 March, 2010 - 20:24

Mi havas novan ideon por propagandi Esperanton en amaskomunikiloj, sen neceso ke Etsuo Miyoshi pagu grandan sumon al la ĵurnaloj. Ni inventu esploron aŭ enketon.

Ne devas esti tiel malfacile. Tiun trukon mi vidas tre ofte en la gazetaro. Iu fabrikanto de kondomoj prezentas studon pri seksaj kutimoj kun komparo inter landoj, alia retejo pri pariĝo montras enketon pri malfideleco, iu entrepreno pri taksado de loĝejoj havigas studon al novaĵagentejo pri io flanka, kaj jen, via entrepreno, asocio aŭ fondaĵo aperas en ĉiuj komunikiloj, sen neceso elspezi eĉ groŝon. Mi trovas tiajn fuŝajn esplorojn tre ofte, kaj en multaj kazoj evidentiĝas ke la dungitoj de la entrepreno faris la studon dum du horoj, aŭ eĉ simple elpensis la rezultojn.

Multaj komunikiloj prenos la informon sen granda posta kontrolo. Lastatempe la manko de personaro, la sento ke legantoj ne postulas grandan rigoron, la skandalemo, aŭ la timo ke konkurencantoj sekvos la historion, kunfluas por forigi la necesan malfidon pri la fontoj. Iamaniere temas pri simbiozo.

Mi nun trovis konkretan ekzemplon kun rilato al lingvoj. Iu pariza konsultfirmao prezentis studon pri uzo de lingvoj en Twitter. La novaĵo ke la utiligo de la angla malsupreniris al 50 procentoj, kaj ke en tiu servo uziĝas nun 41 lingvoj aperis en multaj amaskomunikiloj, el The Washington Post al la influa hispania blogo Microsiervos.com. Mi tuj iris al la retejo de la fonto, por kontroli la ĉeeston de Esperanto, ĉar mi mem kaj ĉirkaŭ aliaj 300 homoj ofte tŭitas en ĝi. La esploro troviĝas france, angle kaj japane, sed bedaŭrinde neniel aperas mencio al Esperanto. Ankaŭ ne al pluraj aliaj lingvoj, inter kiuj la kataluna aŭ la eŭska, kiuj por francianoj ne estus malfacile troveblaj (mi mem, sen granda peno, apenaŭ danke al la Vikipedio, sukcesis trovi tŭitadon en la bretona, kaj tio estus des pli facile por ili).

Tamen, neniu el la komunikiloj faris tiun simplan kontrolon, kaj simple kopiis la rezulton de la teksto sendita de la entrepreno. Ĉu ni povas fidi la ceteron de la rezultoj, kiam tiu estas tiel evidente erara? Evidente, de nun se mi volas ion scii pri la uzo de lingvoj en la reto, mi ne serĉos en Semiocast, sed se mi klopodas aperi en la gazetaro, ilia servo estus tre helpa.

Ni devas elpensi studon aŭ enketon sufiĉe altiran. Ekzemple, ke 30% de ĉiuj amoristinoj en Burundio parolas Esperanton, aŭ ke ĝi estas la kvara plej uzata lingvo en la anoncafiŝoj de finnaj saŭnoj, aŭ ke sesdek procentoj de ĉeestintoj en pasinta IJK estis kontaĝitaj pro gonoreo. Ne necesas ke la studo estu rigora. Ĉefe gravas ke ĝi alportu vizitojn aŭ ligojn al la gazeto, kaj nasku konversaĵojn ĉe kafomaŝino. Se ĝi entenas sekson, des pli bone.

Akvosfero: Alarmo pri cunamo

4 March, 2010 - 20:24

Hodiaŭ matene la Japana Meteologia subministerio proklamis alarmon pri cunamo en marbordaj regionoj. Municipaj aŭtoritatuloj donis rekomendon pri evakuo al la loĝantoj. Oni rifuĝis al pli altaj lokoj.
Posttagmeze japanajn marbordojn atingis sinsekve pluraj mezgrandaj (kaj malgrandaj) cunamoj. Maksimume 1,2 metrojn alta. Estis feliĉe, ke neniu suferis damaĝon pro la cunamoj.
Nun japanoj zorgas pri homoj suferantaj pro la granda tertremo en Ĉilio.

Promene: senserifa

4 March, 2010 - 20:24

La entrepreno ParaType publikigis tre bonan, libere uzeblan tiparan familion PT Sans. Ĝin pagis la ruslanda registaro, kaj ĝi enhavas ĉiujn literojn por la alfabetoj de ruslandaj lingvoj. Malgraŭ tiu litera abundeco mankas en PT Sans la specialaj signoj por Esperanto. Tion mi ŝanĝis. Mi esperantigis ĉiujn ok fasonojn de PT Sans. Ĉar mi rajtas ja libere prilabori kaj distribui la tiparojn, sed ne rajtas libere uzi la nomon PT Sans, mi publikigas ilin per nova nomo: Senserifa. Mi ne pretendas iujn aŭtorajn rajtojn.

Elŝutoligilo: senserifa.zip (ĉ. 1,5 MB)

Instalado:

  1. Malpaku la ZIP-dosieron.
  2. Instalu la ok TTF-dosierojn depende de via mastruma sistemo. (En MS Windows: instalu la tiparojn per Sistemagordoj aŭ kopiu la dosierojn al Windows/Fonts.)

En iu posta afiŝo mi traktos la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de PT Sans/Senserifa kaj donos konsilojn por ĝia aplikado.


Filed under: grafiko Tagged: PT Sans, Senserifa, tipografio

Akvosfero: trans distancego

4 March, 2010 - 20:24

    trans distancego
    veninte, sur ĉielo
    gruoj facilas

Akvosfero: Printempa tondro

4 March, 2010 - 20:24

    Printempa tondro —
    elstaras la tridento
    de Pozidono

Tonyo: Politikista (mal)lingvemo

4 March, 2010 - 20:24

Pro unu el tiuj kuriozaj koincidoj, antaŭ kelkaj tagoj mi interŝanĝis blogajn ligojn kun Dirk Bindmann. Ni ambaŭ profitis frazon kiun la alia skribis en komuna retlisto, por paroli pri aferoj iom malsamaj al la unua intenco. En mia kazo, mi utiligis en mia hispanlingva sekcio la informon kiun li sendis pri germania politikisto. Ĉar temas pri amuza kaj samtempe instrua anekdoto, mi ĉibloge kopias lian informon:

En la germana provinco Baden-Virtembergo antaŭ kelkaj jaroj iu freneza ĉefministro klarigis: "La angla fariĝos la labora lingvo. La germana restos la lingvo de familio kaj libertempo." Sed neniu prenas lin serioze, ĉar li mem ne kapablas laŭtlegi anglan tekston. Kiel ĉefministro li malsukcesis. Tial oni forpelis lin al Bruselo. Antaŭ kelkaj tagoj Guenther Oettinger fariĝis nova EU-komisaro pri energio. Filmetoj pri lia angla parolarto nun furoras en Youtube. Tiu freŝbakita EU-komisaro ne devus ĉiutage ridindigi sin mem, se li simple uzus la germanan kiel laboran lingvon.

Se vi ne legas la videon ĉar vi aliras tiun tekston per nerekta metodo, klaku tie ĉi: la komenca parto, en la germana, temas pri liaj unuaj deklaroj, la cetero estas pli facile komprenebla se oni legas la subtekstojn, ekzemple tie ĉi.

Tiun anekdoton mi profitis por iom pritrakti la situacion en Hispanio kun rilato al la lingvokonoj de la ĉilandaj politikistoj. Temas pri foje iom akra debato, ĉar estas tre konate ke la hispania ĉefministro ne konas la anglan, nek ŝajne iun ajn alian lingvon. Svarmas en la reto videoj filmitaj en kunvenoj, kie li aperas silenta, aŭ en embarasaj situacioj, aŭ parolante hispane kie kelkaj konsideras pli oportuna alian lingvon. Simile okazas ĉe la ĉefo de la opozicio, kiu ne parolas eĉ la galegan, lingvon de sia naskregiono.

Fakte, mi ja konsideras tion riproĉinda. Temas pri la kutima memkontento tipa de la hispaniaj ŝtatestroj dum multaj jarcentoj, kaj de multaj kastililingvaj civitanoj, kiuj konsideras sian lingvon tiom grava ke ne meritas penon lerni alian. Same kiel ĉe anglalingvanoj, kun la diferenco ke la gravecon de la hispana mi taksas grandparte miraĝo.

Pri kio mi ne konsentas estas, evidente, ke multaj riproĉas nur la nekonon de la angla, sed ne de aliaj lingvoj, dum por mi ne estus tiel grave se ili havus almenaŭ iujn konoj de ekz. la portugala, lingvo de la plej proksimaj najbaroj. Ke kelkaj insistas pri la angla estas pli simptomo de akceptado de la dominado de la imperio, kiel ĉe Oettinger, ol de vera plurlingvemo. Ne hazarde oni ofte elektas politikistojn por regi landon, parte pro ilia kono de la angla (Karzai estas certe la plej bona ekzemplo)

Mi devas klarigi ke ne ĉiuj hispaniaj politikistoj estas same mallertaj kaj malemaj. La antaŭa socialista ĉefministro bone parolis la francan, la antaŭaj kataluniaj prezidantoj estis plurlingvemaj, aliaj politikistoj okupas postenojn en internaciaj organizaĵoj, ktp.

Plej kurioza estas la kazo de la antaŭa konservativa ĉefministro, kiu apenaŭ parolis la anglan kiam li deĵoris. Tamen, li ĝin lernis poste, interalie ĉar li orientis sian postpostenan karieron en anglalingvaj medioj. Li krome ne hezitas uzi aliajn lingvojn eĉ se li ilin ne konas, kaj en la reto estas tre komentataj liaj paroladoj en la angla, la germana, la italala kataluna. Homoj kutime mokas tiujn klopodojn, kiujn mi, kiu tre abomenas preskaŭ ĉion ĉe li, tamen konsideras tre meritaj. Pli ridinda estas alia fama video, en kiu post interparolo kun Bush, li prezentis la rezultojn al la gazetaro, parolante en la hispana... kun teksasa akcento!

Eble nenio pli rekte montras trajton de la lingva submetado: la danĝero ne nepre kuŝas en la parolado de la lingvo de la mastro, sed en la alpropigo de ties lingvaĵo fare de la vasalo.

Akvosfero: ankaŭ knabinoj

4 March, 2010 - 20:24

    ankaŭ knabinoj
    ridas vigle — florpoto
    da lekantetoj

Beĉjo: Pri la elektraj aŭtomobiloj

4 March, 2010 - 20:24
Ofte oni aŭdas tiun argumenton, ke se iam elektraj aŭtomobiloj pli vaste uziĝus kaj ankoraŭ la necesa elektro por ili venus de konvenciaj fueloj en elektrocentraloj tiam ilia uzado tute ne helpos preventon de aera poluiĝo. Miaopinie tiu argumento ne estas valida ĉar eĉ se la necesa elekro ankoraŭ venus de elektro produktita per varmo el bruligaĵoj, tamen estus pli facila kaj ekonomie pravigebla uzi teknologion por senefikigi poluantajn gasojn kiuj estiĝas en la grandaj elektrocentraloj (ekzemple kapti kaj subterigi tiujn gasojn). Uzi apartajn rimdeojn en ĉiu aŭtomobilo por tie senefikigi tiujn gasojn teknologie estos multe pli malfacila.